Grand Hotel Toblach: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Grand Hotel Toblach"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:38, 14 jun. 2020

La Grand Hotel Toblach estas iama luksa hotelo en Toblach/Dobbiaco ( Sudtirolo ), konstruita en 1877. Post ĝia kompleta renovigo, ĝi funkcias kiel kultura centro ekde 1999.

La Grand Hotel en 2007
Norda alo
Ĉefa enirejo

Historio

La aŭstra Suda Fervoja Kompanio malfermis sian linion tra la Puster-Valo en 1871. Por pliigi la nombron de pasaĝeroj, kiu komence ne estis kontentiga, la kompanio konstruis fervojajn hotelojn . Toblach/Dobbiaco estis elektita pro ĝia grandioza pejzaĝo kaj pro la favora trafika pozicio, La hotelo estis konstruita en la jaroj 1877 kaj 1878 sur la suda flanko apud la stacidomo de Toblach. La projektanto estis la arkitekto de la fervoja kompanio Wilhelm von Flattich.

Komence la hotelo nomiĝis "Hotel Toblach" kaj kun ĝiaj 80 ĉambroj ne estis prestiĝa "Granda Hotelo" sed celkonforma konstruaĵo. Ĝi estis daure pligrandigita kaj modernigita kaj loĝigis elstarajn gastojn el tuta Europo. Inter ili estis en 1887 la germana kronprinco Friedrich Wilhelm. Fine de 1887 la luantoj, la geedzoj Überbacher, aĉetis la hotelon kaj Elisa Überbacher, post la morto de sia edzo Ignaz, direktis ĝin sole. Ŝi tre sukcese laboris kaj faris grandajn investojn por pligradigi la hotelon, kiu en 1903 havis 350 litojn kaj estis luksa "Grand Hotel". [1] El arktektura vidpunkto, la konstruaĵo, kun siaj novklasikaj fasadoj faritaj el videblaj brikoj kun lignaj gabloj, ligis elementojn de la industria arkitekturo de la tempo kun tiuj de la tiel nomata. " Svisa ligna stilo ".

Multaj eminentaj gastoj el la eŭropa aristokrataro vizitis Dobbiacon dum tiuj jaroj inter ili la reĝo Albert de Saksio. la aŭstra kronprincino arkidukino Stephanie, la reĝo Milano de Serbio, la Rothschildoj kaj multaj aliaj.

Alia elstara gasto estis la komponisto kaj opero-direktoro Gustav Mahler, kiu restis en la Grand Hotel Toblach dum tri someroj ek de 1908. Li komponis la Kanton de la Tero kaj sian Simfonion n-ro 9 en Dobbiaco.

Simile al aliaj hoteloj de la fervoja kompanio kiel la Südbahnhotel am Semmering kaj la Hotel Kvarner en Abbazia, la Grand Hotel Toblach spertis dum la 20-a jarcento variajn historion kaj uzadojn kaj malrapide dekadencis.

Dum la unua mondmilito la hotelo estis uzata kiel milita hospitalo kaj je la fino de la milito ĝi estis en malbona renovigenda stato. Sudtirolo nun apartenis al Italio kaj nur ek de 1924 venis denove turistoj al Dobbiaco. En 1926 Elise Überbacher mortis kaj la filo Max pro la malfacilaj ekonomia kodiĉoj estis devigata deklari bankroton. En 1934 la hotelo estis auxkciata. La aĉetinta banko luigis ĝin al filino de Elise kaj la anuaj itala gastoj malkovris Dobbiacon kiel belega somera feriloko.

En la sekvaj jaroj la posedantoj de la hotelo ofte ŝanĝiĝis. Unue ĝi estis transprenita de la asocio de la faŝismaj partiaj organizoj, poste de la kartografia kaj geografia servo de la itala armeo. Sekve la domo fariĝis posedaĵo de la itala ŝtato, kiu pruntedonis ĝin al la Pontifika Societo por Krizhelpo. Ek de tiam ĝi estis uzata kiel feria loko por infanoj el mizeraj familioj.

Kultura centro

Post ampleksa renovigo, la komplekso funkcias kiel loka kaj regiona kultura centro ekde 1999. La kultura centro Grand Hotel Dobbiaco gastigas la lokan muzikan lernejon kaj la libere alireblan permanentan ekspozicion pri la naturparko Drei Zinnen. [2]

Ĉiujaraj eventoj estas la Muzikaj Semajnoj de Gustav Mahler, la festivalo "Festspiele Südtirol" kaj la dialogoj pri dauripova evoluo "Toblacher Gespräche".

Literaturo

  • Hans Heiss: Grandhotel Toblach. Pionier des Tourismus in den Alpen = Grand Hotel Dobbiaco. All'avanguardia del turismo nelle Alpi. Folio-Verlag, Wien-Bozen 1999, ISBN 3-85256-130-2.
  • Desiree Vasko-Juhasz: Die Südbahn. Ihre Kurorte und Hotels (= Semmering Architektur 1). Böhlau, Wien u. a. 2006, ISBN 3-205-77404-3.

Referencoj

  1. {{{Titolo}}}. ISBN 978-3-85256-618-4.
  2. Naturparkhaus Drei Zinnen auf www.pustertal.org