9-a simfonio (Mahler)

La Simfonio n-o 9 de Gustav Mahler estis komponita inter 1909 kaj 1910. Temas pri la lasta simfonio, kiun Mahler finfaris. Li ne indikis por la verko tonalonomon.

La simfonio konsistas el la kvar movimentoj:

  1. Andante comodo (D-maĵoro)
  2. Laŭ tempo de senhasta Ländler. Iomete plumpa kaj tre robusta (C-maĵoro)
  3. Rondo-burleskaĵo: Allegro assai. Tre spitema (a-minoro)
  4. Adagio. Tre malrapida kaj ankoraŭ retenema (D♭-maĵoro)

Mahler verkis ĝin por orkestro konsistanta el kvar flutoj, fluteto, tri hobojoj, angla korno, kvar klarnetoj (kun E♭-klarneto), basklarneto, kvar fagotoj (kontrafagoto), kvar kornoj, tri trumpetoj, tri trombonoj, 1 tubjo, frapilaro (konsista el timbaloj (2 ludantoj), granda tamburo, malgranda tamburo, cimbaloj, triangulo, kampaneto, tamtamo kaj 3 basaj sonoriloj en F♯, A, B), harpo (duoble okupita) kaj arĉinstrumentoj (violonoj vjoloj, violonĉeloj kaj kontrabasoj).

Kvankam la simfonio konsistas el kvar tradiciaj movimentoj, estas nekutime, ke la unua kaj la kvara movimento estas ja malrapidaj. En tio, same kiel en la pli rapidaj mezaj movimentoj, ĝi similas al la Simfonio „Pathétique“ de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij en b-minoro. Oni atentu, ke ĉi tio estas la paralela tonalo de D-maĵoro, la tonalo de la kapa movimento!

La unua movimento komencas per ĝema motivo, kiu memoras pri la profunda spirado de viro sur mortolito.

La dua movimento estas sudgermana-aŭstra danco nome Ländler; tamen ĉi tiu movimento ne aperas kiel danco. Pli vere ĝi prezentas mortodancon (komp. 4-an simfonion). Mahler parte ŝanĝas tradiciajn sonojn en preskaŭ nerekoneblajn variaciojn.

La tria movimento laŭ formo de rondelo-burlesko montras la kontrapunktan stilon de Mahler. Ĝi komencas per dissona temo en la trumpeta voĉo, kiu ĉiam denove revenas. La movimento estas unika pro la ligo inter dissonaĵoj kaj kontrapunkto de la baroko. Interesa je ĉi tiu rondelo estas la abundo de citaĵoj. Mahler jen eltiras el sia dumviva verkaro centrajn temojn kaj enmetas ilin en ĉi tiu skerco trio ankaŭ estas malkovrebla!) en sian komponaĵon, parte kun esenca fremdigo. En la trio troveblas malakcela momento, kiun oni povas rigardi kiel antaŭindikado de la lasta movimento.

La kvara movimento komencas sole kun la arĉinstrumentoj, kio post la drameca dinamiko kaj diverseco de la instumentoj en la dua kaj tria movimentoj rezultigas fortan efikon. La verko finiĝas kviete per pli kaj pli mallaŭtiĝaj violonoj, dum kiam la vjoloj kaj violonĉeloj kelkfoje ludas mallongajn motivojn, kio estas interpretebla kiel la adiaŭo de Mahler de ĉi tiu mondo, ĉar Mahler mallonge post la finfaro de la 9-a simfonio mortis. Tamen Mahler verkis pri sia 10-a simfonio, kiun li tamen jam ne finkomponis.

La unua prezentado de la verko okazis la 26-an de junio 1912 en Vieno far la Vienaj Filharmoniistoj sub dirigento Bruno Walter.

Literaturo redakti

  • Renate Ulm (Hrsg.): Gustav Mahlers Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. Bärenreiter, Kassel 2001, ISBN 3-423-30827-3