10-a simfonio (Mahler)

La 10-a simfonio de Gustav Mahler estis la lasta verko de la komponisto, la simfonio restis nekompleta .

Gustav Mahler ekverkis en julio 1910, mallonge post la finfarado (neta kopio) de lia 9-a simfonio, dekan simfonion, kiu havu kvin movimentojn kaj portu la tonalonomon F♯-maĵoro. Mahler ne povis finfari la partituron: li ĉesis la laboron jam en septembro 1910 kaj ne povis reekpreni ĝin pro la labora streĉo kaj pro sia atakita sano ĝis sia morto en 1911. Tamen komence Ernst Krenek donis al la unua movimento, adagio, kaj la tria, nomata purgatorio laŭ la skizoj prezenteblan formon, kaj la 12-an de oktobro Franz Schalk unuafoje prezentis ĝin en Vieno (Viena Ŝtata Opero). La partituro de ĉi tiuj du movimentoj estis publikigita nur en 1951.

La laboro de Gustav Mahler je siaj verkoj kutime pasis en pluraj fazoj: post unuaj skizoj li komence ellaboris verkon kiel partiĉelo de ĉ. kvar notliniaro kaj poste transigis ĝin en partiturkoncepton. Dum la sekva partitura netoskribado kutime li faris pluajn aliverkadojn kaj antaŭ la presado li korektis la gravurŝablonojn denove kaj enigis instrumentoteknikajn retuŝojn, kiuj plejofte rezultis el la unuaj prezentadoj.

Neniu el la kvin movimentoj de la 10-a simfonio atingis la stadion de partitura netoskribo. Nur la unua movimento kaj partoj de la dua ekzistas kiel partiturkoncepto; la tria movimento la partiturkoncepto ĉesas post takto 30. Tamen la simfonio ekzistas komplete en partiĉelo, tiel ke Deryck Cooke kun certa praveco povis konstati, ke ĉe la simfonio ne temas pri fragmento, sed pri torso sui generis.

La skemo por la kompleta simfonio antaŭvidas jenan strukturon:

  1. Adaĝo: 275 aktoj en partiĉelo kaj partiturskizo
  2. Skerco. Rapidaj kvaronoj: 522 taktoj en partiĉelo kaj parte kiel partiturskizo
  3. Purgatorio. Allegretto moderato: 170 taktoj en partiĉelo, el tiuj la unuaj 30 ankaŭ kiel partiturskizo
  4. [Skerco] Allegro pesante. Ne tro rapide: 579 taktoj en partiĉelo
  5. Finale. Malrapide, peze: 400 taktoj en partiĉelo

La unua movimento de la simfonio, la adaĝo, estas la movimento, kiu estis la plej progresinta, kiam Mahler devis ĉesi la laboron pri la verko. Ĝi estis kiel ununura enigita en la kritikan eldonon de la kompleta verkaro de Gustav Mahler kaj estas intertempe fiksa ero en la koncertrepertuaro de simfoniorkestroj. La adaĝo montras konsekvencan pluevoluadon de la vojo surpaŝita en la naŭa simfonio kaj en Das Lied von der Erde rilate la bazan sintenon pregatan de adiaŭo kaj perdo, sed ankaŭ de transfiguriĝo kaj transcendeco, samkiel la pelatan dissolvon de la tonaleco. Ĉi tiu tendenco kulminas en la reprizo, kie aperas anstataŭ la dua temo naŭtona sono, kiu tiutempe prezentis senekzemplan dissonaĵon kaj novaĵon en la historio de la tonmetado.

Provoj de kompletigo redakti

En 1960 la angla muziksciencisto Deryck Cooke produktis unuan, ankoraŭ nekompletan prezentoversion de la 1-a, 3-a kaj 5-a movimentoj, kiun BBC disradiis en furoriga radiokoncerto sub direktado de Berthold Goldschmidt. En 1964 Cooke prezentis koncertversion de la kompleta simfonio, kiun multaj interpretistoj (ekz. Leonard Bernstein) strikte forrifuzis, ekde tiam tamen multaj renomaj orkestroj kaj dirigentoj, ekz. la Berlinaj Filharmoniistoj sub Simon Rattle, enigis en sian repertuaron. Cooke prilaboris sian version pli malfrue jam du fojojn, ekde 1966 ĝis 1972 (publikita en 1976), samkiel ekde 1972 ĝis 1975 (postmorte publikita en 1989).

Pluaj provoj por la kompletado de la simfonio devenas de Clinton Carpenter (en 1949, revidita en 1966), Hans Wollschläger (1954–1962, retirata), Joe Wheeler (1953–1965), Remo Mazzetti (1989, revidita en 1997), Rudolf Barshai (2000) samkiel de Nicola Samale kaj Giuseppe Mazzucca (2002).

Literaturo redakti

  • Gustav Mahler: X. Symphonie. Faksimile nach der Handschrift. Paul Zsolnay, Wien und München 1924
  • Erwin Ratz (Hrsg.): Gustav Mahler. X. Symphonie. Faksimile nach der Handschrift. Walter Ricke, München 1967
  • Deryck Cooke (Hrsg.): Gustav Mahler. Symphony No. 10: Full Score. 2nd edition. Faber Music, London 1989, ISBN 0-571-51094-9
  • Renate Ulm (Hrsg.): Gustav Mahlers Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. Bärenreiter, Kassel 2001, ISBN 3-423-30827-3
  • Mathias Hansen: Reclams Musikführer Gustav Mahler. Reclam, Stuttgart 1996, ISBN 3-15-010425-4
  • Jörg Rothmann: Berthold Goldschmidt und Gustav Mahler. Zur Entstehung von Deryck Cookes Konzertfassung der X. Symphonie. Hamburg 2000

Eksteraj ligiloj redakti