Das Lied von der Erde

verko de Gustav Mahler

Das Lied von der Erde (esperante La kanto pri la tero) estas granda simfonia lidociklo, kiun Gustav Mahler 1908-1909 komponis pri imita poeziaĵo de malnovĉina liriko de Hans Bethge. Kiel ensemblo estas intencita granda simfoniorkestro kaj kantsoloistoj (aldobaritono kaj tenoro). La unua prezentado okazis postmorte la 20-an de novembro 1911 en Munkeno sub Bruno Walter.

Strukturo redakti

La Lied von der Erde konsistas el ses partoj, en kiuj Mahler muzikigis po unu poemon el la poemaro Die chinesische Flöte (La ĉina fluto) de Hans Bethge. Bethge siaflanke tradukis la poemojn el la franca en la versio de Marquis D'Hervey de Saint-Denys (inter krampoj staras la esperanta traduko kaj pokaze la verkisto de la ĉina originalo):

  1. Das Trinklied vom Jammer der Erde (La drinkokanto pri la mizero de la tero - Li-Tai-Po [701–762])
  2. Der Einsame im Herbst (la soleculo en aŭtuno - Tschang-Tsi [ca. 765–ca. 830])
  3. Von der Jugend (Pri la juneco - Li-Tai-Po)
  4. Von der Schönheit (Pri la beleco - Li-Tai-Po)
  5. Der Trunkene im Frühling (La ebriulo en printempo - Li-Tai-Po)
  6. Der Abschied (La adiaŭo - Mong-Kao-Yen [689/691–740] kaj Wang-Wei [698–761])

ensemblo de la unuopaj movimentoj redakti

Movimento ensemblo
I. Das Trinklied vom Jammer der Erde 1 fluteto, 3 transversaj flutoj, 3 hobojoj (3-a duoble angla korno), 3 klarnetoj (1xE♭, 2xB♭), 1 basklarneto (B♭), 3 fagotoj

4 kornoj (F), 3 trumpetoj (F), 3 trombonoj

frapilaro (kampaneto, cimbaloj)

2 harpoj

tenoro

arĉinstrumentoj

II. Der Einsame im Herbst 2 transversaj flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj (B♭), 1 basklarneto (B♭), 3 fagotoj

4 kornoj (F)

2 harpoj

aldo/baritono

arĉinstrumentoj

III. Von der Jugend 1 fluteto, 2 transversaj flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj (B♭), 2 fagotoj

4 kornoj (F), 1 trumpeto (B♭)

frapilaro (malgranda tamburo, cimbalo, triangulo)

tenoro

arĉinstrumentoj

IV. Von der Schönheit 1 fluteto, 3 transversaj flutoj, 3 hobojoj, 4 klarnetoj (1xE♭, 3xB♭), 3 fagotoj (3-a duoble kontrafagoto)

4 kornoj (F), 2 trumpetoj (ambaŭ: F+B♭), 3 trombonoj, 1 tubjo

timbaloj, frapilaro (kamopaneto, malgranda tamburo, tamburino, granda tamburo, cimbaloj)

mandolino

2 harpoj

Aldo/Baritono

arĉinstrumentoj

V. Der Trunkene im Frühling 1 fluteto, 2 transversaj flutoj, 2 hobojoj, 3 klarnetoj (1xE♭, 2xB♭), 2 fagotoj, 1 kontrafagoto

4 kronoj (F), 1 trumpeto (F+B♭)

frapilaro (triangulo)

1 harpo

tenoro

arĉinstrumentoj

VI. Der Abschied 1 fluteto, 3 transversaj flutoj, 3 hobojoj (3-a duoble angla korno), 3 klarnetoj (B♭), 1 basklarneto (B♭+A), 3 fagotoj (3-a duoble kontrafaoto)

4 kornoj (F), 3 trombonoj

frapilaro (tamtamo, granda tamburo)

mandolino

celesto

2 harpoj

aldo/baritono

arĉinstrumentoj

Klasifikado kaj akceptado redakti

Per Das Lied von der Erde komenciĝas la malfrua verkaro de Gustav Mahler, en kiu li trovis klare alian sonlingvon ol en siaj pli fruaj komonaĵoj. Mahler komencis la komponaĵon en 1907, en kiu tri gravaj sortobatoj trafis lin: la pli aĝa filino de Mahler, Maria Anna, nomate „Putzi“, mortis en la aĝo de kvar jaroj je difterio. Post kontraŭjude motivita gazetarkampanjo kontraŭ lia persono li devis abdiki kiel direktoro de la Viena Ŝtata Opero. Krome en ĉi tiu jaro oni diagnozis ĉe li gravan kormalsanon, kiu kvar jarojn poste kaŭzis lian morton. En ĉi tiu fazo li okupiĝis pri la kolekto de Hans Bethge, Die Chinesische Flöte kun imitaj poeziaĵoj de malnovĉina liriko. La tekstoj igis lin atingi reduktecon kaj malabundecon rilate la sonlingvon, kiuj akre kontraŭas la starigon de gigantaj orkestroj kaj ĥoroj de liaj pli fruaj verkoj.

Mahler evitis la titolon „simfonio“, ĉar li timis, ke 9-a simfonio povus esti lia lasta, same kiel ĉe liaj modeluloj Ludwig van Beethoven kaj Anton Bruckner. Tamen la verko sufiĉas al la formkriterioj de simfonio same kiel la aliaj pli malfruaj simfonioj de Mahler, tiel ke oni povas rigardi ĝin samrajte kiel lidociklon kaj kiel simfonikantaton. La verko, kiu ekestis ĉ. du jarojn antaŭ la 9-a simfonio, tre malcertigis la artomondon, unuflanke pro sia nekutima orkestra poeziaĵo, aliaflanke pro sia humoro. Bruno Walter, amiko de Mahler kaj dirigento de la unua prezentado, mem miris:

Ĉu vere estas la sama homo, kiu ‚en harmonio kun la infinito‘ starigis la konstruaĵon de la Oka, kiun ni nun retrovas en la Trinklied vom Jammer der Erde? Kiu solece en aŭtuno kaŝiras al la hejmeca ripozejo, avida je refreŝiĝo? Kiu per afabla rigardo de maljuneco sur la junecon vidas kun milda kortuŝiteco sur la belecon? Kiu serĉas en la ebrieco la forgeson de la sensenca ekzisto kaj finfine en melankolio adiaŭas? […] Estas preskaŭ ne la sama homo kaj komponisto. Ĉiuj verkoj ĝis tiam ekestis el la sento de la vivo […] La tero malaperas, alia aero enblovas, alia lumo brilas super ĝi […]. Bruno Walter[1]

Bruno Walter restis por multaj jaroj unu el la plej gravaj interpretistoj de Das Lied von der Erde, kiun li ĉiam denove dirigentis kaj registris sur sondiskon, kaj tiel grave kontribuis al la disvastigo de la komponaĵo. Por multaj renomaj kantistoj la peco estis kaj estas giganta defio kaj emocie moviga.

La de Arnold Schönberg fragmente postlasita, de Rainer Riehn kompletigita ĉambrorkestra versio de Das Lied von der Erde de Gustav Mahler dum la lasta jardeko tutmonde estis prezentata preskaŭ tiel ofte, foje eĉ pli ofte ol la originala versio de Mahler kun granda orkestro. La aranĝado far Schönberg venas nur ĝis ĉ. la mezo de la unua movimento; la aranĝado de ties dua duono samkiel de la restaj kvin movimentoj devenas de Rainer Riehn.

Registraĵo kun tenoro Julius Patzak, Kathleen Ferrier kaj la Vienaj filharmoniistoj sub Bruno Walter ankoraŭ post jardekoj estas avidata. Ankaŭ la registraĵo kun Fritz Wunderlich, Christa Ludwig kaj la londona Filharmonia Orkestro sub Otto Klemperer trafis sur multajn adeptoj kaj estas aĉetebla ekde jardekoj.

Referencoj redakti

  1. Bruno Walter: Gustav Mahler: Ein Porträt. Neuausgabe. Heinrichshofen, Wilhemshaven 1981, ISBN 3-7959-0305-X, S. 93f.

Literaturo redakti

  • Renate Ulm (kompil.): Gustav Mahlers Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. Bärenreiter, Kassel 2001, ISBN 3-423-30827-3.
  • Hans Bethge: Die chinesische Flöte. Nachdichtungen chinesischer Lyrik. Neuausgabe. 21. Auflage, YinYang Media Verlag, Kelkheim 2001-2007, ISBN 3-9806799-5-0.

Diskografio (selekto) redakti

Eksteraj ligiloj redakti