Hans BETHGE (n. 9-an de januaro 1876 en Dessau; m. 1-an de februaro 1946 en Göppingen, entombigita en Kirchheim unter Teck) estis germana poeto. Li renomiĝis antaŭ ĉio pro siaj imitaj poeziaĵoj pri orienta liriko. En Kirchheim unter Teck oni montras en daŭra ekspozicio de la Max-Eyth-Hauses librojn kaj aliajn vivoatestilojn. La Deutsche Literaturarchiv Marbach prizorgas lian literaturan heredaĵon.

Hans Bethge
Persona informo
Hans Bethge
Naskiĝo 9-an de januaro 1876 (1876-01-09)
en Dessau
Morto 1-an de februaro 1946 (1946-02-01) (70-jaraĝa)
en Göppingen
Tombo Kirchheim vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombejo de Hans Bethge en Kirchheim unter Teck

Vivo redakti

Hans Bethge studis novajn lingvojn kaj filozofion en Halle, Erlangen kaj Ĝenevo. Post sia doktoriĝo li laboris dum du jaroj kiel instruisto en Hispanio. En 1901 li ekloĝis en Berlino kiel libera verkisto en Berlino. Hans Bethge estis homo de amikecoj kaj akceptema por ĉiu bela. Multaj verkistoj kaj artistoj siatempaj apartenis al liaj amikoj, inter ili la poeto Princo Emil von Schoenaich-Carolath, Karl Graf von Luxburg, Fürst zu Carolath -Beuthen und Prinz von Schoenaich-Carolath, la pentristoj Willi Geiger kaj Karl Hofer samkiel la artohistoriisto Julius Meier-Graefe, samkiel la secesio-pentristo Heinrich Vogeler kaj aliaj artistoj de la rondo de Worpswede. Vogeler dekoris tri librojn de Hans Bethges per librornamaĵoj. La skulptisto Wilhelm Lehmbruck, kies talenton Bethge frue ekkonis, plurfoje portretis lin.

Arta kreado redakti

Bethge publikigis plurajn poemarojn (precipe ama kaj natura lirikoj), taglibrojn, vojaĝoraportojn, rakontojn, eseojn kaj dramojn. Li estis sukcesa eldonisto de moderna germana kaj alia liriko. Antaŭ ĉio tamen liaj imitaj poeziaĵoj de klasika orienta liriko (ekde 1907) lin vaste famigis. La unua volumo „Die chinesische Flöte“ travivis kompleteldonon de preskaŭ 100.000 ekzempleroj. „Das Lied von der Erde“ de Gustav Mahler baziĝas sur sep poemoj el Die Chinesische Flöte. Bethges freŝa, muzika-ritma lingvaĵo, liaj neligitaj versoj inspiris pli ol 180 komponistojn al muzikigoj, inter ili ankaŭ Richard Strauss, Karol Szymanowski, Arnold Schönberg, Anton von Webern, Hanns Eisler, Viktor Ullmann, Gottfried von Einem, Ernst Krenek, Artur Immisch, Ludvig Irgens-Jensen, Paul Graener, Ernst Toch, Fartein Valen, Egon Wellesz, Anton von Webern.

Verkoj redakti

  • Die stillen Inseln
  • Der gelbe Kater
  • Germana liriko ekde Liliencron (antologio)
  • Die Lyrik des Auslandes in neuerer Zeit (antologio)
  • Lieder des Orients (imitaj poeziaĵoj)
  • Die chinesische Flöte. Imitaj poeziaĵoj de ĉina liriko. Leipzig, Insel Verlag 1907 (1935: Insel-Bücherei 465), ISBN 3-9806799-5-0
  • Pfirsichblüten aus China. Imitaj poeziaĵoj de ĉina liriko. ISBN 3-935727-06-2
  • Ägyptische Reise
  • Die armenische Nachtigall. Imitaj poeziaĵoj de Nahabed Kucĉak kaj aliaj armenaj poetoj. ISBN 3-935727-02-X
  • Das türkische Liederbuch. Imitaj poeziaĵoj de turka liriko. ISBN 3-9806799-7-7
  • Japanischer Frühling. Imitaj poeziaĵoj de japana liriko. Leipzig, Insel Verlag 1911 (1936: Insel-Bücherei 492), ISBN 3-935727-00-3
  • Hafis – Die Lieder und Gesänge in Nachdichtungen. Leipzig, Insel Verlag 1910 (1939: Insel-Bücherei 492), ISBN 3-935727-03-8
  • Omar Ĥajam – Die Nachdichtungen seiner Rubai'yat. ISBN 3-935727-01-1
  • Sa'di der Weise. La versoj de la persa poeto en imitaj poeziaĵoj. ISBN 3-9806799-6-9
  • Der persische Rosengarten. Imitaj poeziaĵoj de persa liriko. ISBN 3-935727-01-1
  • Die indische Harfe. Imitaj poeziaĵoj de barata liriko. Imitaj poeziaĵoj de orientala liriko. ISBN 3-9806799-8-5
  • Arabische Nächte. Imitaj poeziaĵoj de araba liriko. ISBN 3-935727-05-4
  • Der asiatische Liebestempel. Imitaj poeziaĵoj de la amkantoj de la popoloj de Mezazio. ISBN 3-935727-04-6
  • Die Courtisane Jamaica. Novellen. Karlsruhe und Leipzig, Dreililien-Verlag 1911, 157 S., Deckelillustr. Karl Walser (auch: Vorzugsausgabe, Ganzpergament, Kopfgoldschnitt, Kassette mit farbigen, montierten Deckelillustrationen v. Karl Walser, nummeriert 15 Ex. auf van Geldern Bütten – Berlin, Gyldendalscher Verlag, 1922. 2.–4. Tausend, bei Morawe & Scheffelt und Universitas Deutsche Verlags AG Berlin)

Literaturo redakti

  • Eberhard Gilbert Bethge: Hans Bethge. Leben und Werk. Eine Biographie. 3., erw. u. bebild. Auflage. YinYang Media, Kelkheim 2002, ISBN 3-9806799-9-3
  • Bernd Löffler: Hans Bethge in Kirchheim unter Teck. In: Marbacher Spuren. Heft 12, Marbach 1991

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Hans Bethge en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)