Rainer Riehn (* 12-an de novembro 1941 en Danzig) estas germana komponisto kaj dirigento samkiel kuneldonisto de muziksciencaj revuoj.

Rainer Riehn
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1941 (1941-11-12)
en Gdańsk
Morto 9-an de junio 2015 (2015-06-09) (73-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Dreifaltigkeitskirchhof I
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Riehn studis muziksciencon en Majenco, Zuriko kaj Berlino kaj kompozicion ĉe Gottfried Michael Koenig en Utreĥto. Li fondis en 1969 kune kun muzikteoriisto Heinz-Klaus Metzger la „Ensemblon Musica Negativa“, kies nomo kaj programo orientiĝis je la „negativa dialektiko“ de Theodor W. Adorno kaj kiu sin dediĉis al la prezentado de radikale Nova Muziko, i.a. de John Cage (1912–1992), Morton Feldman (1926–1987), Earle Brown (1926–2002), José Luis de Delás (*1928), Dieter Schnebel (*1930), Christian Wolff (*1934) kaj Hans-Joachim Hespos (*1938).

Ekde 1977 ĝis 2003 Metzger kaj Riehn eldonis la muziksciencan serion Musik-Konzepte en la munkena „edition text + kritik“; pro tio ili ricevis en 1984 la Germanan Kritikisto-Premion. Ilian vivoverkon ili daŭrigas nun per la serio querstand. musikalische konzepte. Ankaŭ en edition text + kritik ili eldonis du volumojn de la komponaĵoj de Adorno.

En 1987 Riehn kaj Metzger aktivis kiel ĉefdramaturgoj de la Opero je Frankfurto sub Gary Bertini, kie ili instigis la konponadon kaj prezentadon de „Europeras 1 & 2“ de John Cage.

Komponaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti