Dinastio Qing: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
== Historio ==
=== Kreado de la Qing-dinastio ===
La Qing-dinastion fondis ne Han-ĉinoj, kiuj konsistigas la plimulton de la ĉina loĝantaro, sed de malnomadaj terkulturistoj konataj kiel la [[jurĉenoj]], [[Tunguz-manĉura lingvaro|tunguza popolo]] kiu vivis ĉirkaŭ la regiono nun konsistanta el la ĉinaj provincoj de [[Ĝilinio|Jilin]] kaj [[Hejlongĝjango|Heilongjiang]]. La manĉuroj foje estas konfuzitaj kun nomadaj popoloj, kio ili ne estis. Kio poste fariĝis la manĉura ŝtato estis fondita de [[Nurhaci]], la ĉefo de pli malgranda jurĉena tribo - la Aisin Gioro - en [[Jianzhou]] en la frua [[17-a jarcento]]. Nurhaci eble pasigis tempon en ĉina hejmo en sia juneco, kaj flue parolis ĉinan kaj mongolan lingvojn, kaj legis la ĉinajn romanojn [[Tri regnoj|Enamiĝo de la Tri Regnoj]] kaj [[Ĉe akvorando|Ĉe Akvo-Rando]]. Origine vasalo de la Ming-imperiestroj, Nurhaci komencis intertriban feŭdon en 1582 kiu [[eskaliĝo|eskaladis]] en kampanjo por unuigi la proksimajn tribojn. Antaŭ 1616, li sufiĉe firmigis Jianzhou por povi proklami sin ''Ĥano'' de la [[Dinastio Jin|Granda Jin]] en referenco al la antaŭa jurĉena dinastio.
 
Du jarojn poste, Nurhaci anoncis la "Sep Plendojn" kaj malkaŝe rezignis la suverenecon de Ming supernatura por kompletigi la unuigon de tiuj jurĉenaj triboj ankoraŭ aliancitaj kun la Ming-imperiestro. Post serio de sukcesaj bataloj, li translokigis sian ĉefurbon el [[Hetu Ala]] al sinsekve pli grandaj kaptitaj urboj Ming-aj en Liaodong: unue Liaoyang en 1621, poste Shenyang (Mukden) en 1625.