Antologia skizo de la persa literaturo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''''Antologia skizo de la persa literaturo''''' estas antologio el tradukoj el la persa farita de Said Baluĉi kaj publikigita en Moskvo de Impeto en [[2021]..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:48, 28 jan. 2021

Antologia skizo de la persa literaturo estas antologio el tradukoj el la persa farita de Said Baluĉi kaj publikigita en Moskvo de Impeto en 2021. Ĝi havas 164 paĝojn, registrita sub la ISBN 978-5-7161-0311-5, kaj estas na n-ro 58 de la Serio Oriento-Okcidento, aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio, en Konsulta Partnereco kun Unesko. Ĝia publikigo markis la unuan fojon, kiam aperis antologio de persa literaturo en la eldonserio.

1-a eldono

La 1-a eldono aperis paperforme en pli limigita kvanto kaj elektronike, libere kaj senpage elŝutebla, kadre de eldonprojekto de Impeto. Ĝi konsistas el prozspecimenoj de 33 aŭtoroj aŭ libroj kaj poemspecimenoj de 24 poetoj. Ĝin redaktis Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, kaj provlegis Rob Moerbeek. La antaŭparolon verkis Giridhar RAO. La ĉefa enhavo estas gradparte traduko de Said Baluĉi el parto de originala antologio en la persa, pro tio, ke tiumaniere por proponi tiun antologion la tradukisto ne devis sola elekti, sed, restante pli neŭtrala, tradukis la elektojn de aliaj majstroj.

Eksteraj ligiloj