Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Krosno ĉe la Odro: respondo, atentigo
Linio 115:
 
bv. rigardeti la paĝon pri la urbo [[Krosno ĉe la Odro]] (sorabe ''Krosyn''), kiu historie situis en [[Luzacio]]. En la teksto iu skribis ke "La nomo rilatas al la pola nomo por teksilo - krosno tkackie" kaj ke oni "trovis ĝin en dokumento el 1105 kiel Crosno donante la signifon "Stadt der Weber" - urbo de teksistoj". Ĉar historie la urbo tute ne rilatis al Pollando, mi iom dubas ke la nomo unuavice rilatus al "la pola nomo por teksilo - krosno tkackie" kaj supozetas ke pli povus temi pri la koncerna nomo en unu de la sorabaj variaĵoj ... mi supozas ke precipe temus pri la nordsoraba aŭ malsuprasoraba (dolnoserbska rěc). Sed bedaŭrinde en neniu el la sorabaj lingvoj jam ŝajnas esti artikolo pri la temo [[teksilo]], kaj ĉar mi tute ne parolas sorabe, mi donas la demandon al vi: Kio teksilo povus esti en la sorabaj lingvoj? Kompreneble la temo estas iom lingvopolitika, ĉar ja temas pri urbo el kiu post 1945 ĉiuj soraboj kaj germanoj estis forpelitaj kaj kiu nun konsideratas urbo de Pollando. Sed tamen oni ne fuŝu la historion, ŝajnigante al urbo "polajn radikojn", se eble vere ne tiel estis. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 16:14, 14 apr. 2021 (UTC)
:Saluton, {{re|ThomasPusch|montri=ne}} Thomas. En la suprasoraba lingvo "teksilo" nomiĝas "{{lang|hsb|krosna}}", kio estas plurala vorto. Sed en la malsuprasoraba ĝi nomiĝas "{{lang|dsb|staśiwy}}", kio ankaŭ estas plurala vorto. Do, nur la suprasoraba vorto similas al la unua pola vorto. La pola adjektivo "{{lang|pl|tkackie}}" havas similecon al diversaj suprasorabaj kaj malsuprasorabaj vortoj, kiuj rilatas teksadon, ekz. {{lang|hsb|tkać}}/{{lang|dsb|tkaś}} "teksi", {{lang|hsb|tkaće}}/{{lang|dsb|tkaśe}} "teksado", {{lang|hsb|tkajer}}/{{lang|dsb|tkajaŕ}} "teksisto", {{lang|hsb|tkalči}}/{{lang|dsb|tkalcojski}} "teksa, teksista" ktp. Do, ĉikaze la lastaj du vortoj el mia listo estas adjektivoj, kiel la pola vorto "{{lang|pl|tkackie}}". - Sed pri la historiaj aferoj mi ne scias multon. Krome mi ne havas literaturon pri tio. - Kaj laŭ trivoluma, malsuprasoraba vortaro de Arnošt Muka (germane Ernst Mucke) la loko havas eĉ du nomvariantojn, nome "{{lang|dsb|Krosno}}" kaj "{{lang|dsb|Krosyn}}". Tio legeblas en la sola referenco de la [[:dsb:Krosno|malsuprasoraba artikolo]]. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 16:52, 14 apr. 2021 (UTC)