Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 179:
:Saluton, Thomas.{{re|ThomasPusch|montri=ne}} Mi nun lasas vin aldoni ion al [[Leopoldina]]. Mi nur volis iomete korekti la fuŝon en la informkesto kaj aldoni minimume unu frazon. Krome mi ĵus eĉ uzis la antaŭan fuŝaĵon por aldono al la dokumentado de {{ŝ|informkesto urbo}} kaj {{ŝ|informkesto geografiaĵo}}, pri la problemo de fuŝa uzo de numeraj parametroj kaj kiel estu ĝusta. Bedaŭrinde ja estas granda amasego de tiaj fuŝoj en diversaj Vikipedioj, precipe kaŭzata de uzantoj, kiuj supozeble ne aŭ malbone konas la diferencon inter enigo ({{lang-en|input}}, ĉikaze la Vikia fontokodo) kaj eligo ({{lang-en|output}}, ĉikaze tio, kion oni vidas dum antaŭrigardo kaj post konservo). --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 14:59, 9 maj. 2021 (UTC)
::Aldono: ĉu vi eble havas ideon, kiel trakti la parametron <code>|alto</code>, se tie iu notas ne numeron, sed ion kiel ekz. <code>235 - 712 m (INDI)</code>? Eble ja dua parametro <code>|alto2</code> necesus por tiaj kazoj kaj aldone <code>|alto-komento</code> aŭ io simila por ekz. <code>(INDI)</code>. Tiam la zorgiga kategorio [[:Kategorio:Paĝoj kun ne-numeraj argumentoj de formatnum|Paĝoj kun ne-numeraj argumentoj de formatnum]] iom post iom povus perdi enhavon, se dum redakto foje okazas tia korekteto en la informkesta uzo. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 15:06, 9 maj. 2021 (UTC)
:::Ho ve, ŝajnas al mi, ke iom post iom malplenigi la zorgigan kategorion estus superhoma tasko. Mi vidis ke eĉ redukti la informkestan informon al nur "235 - 712" ne helpas forigi ĝin el la kategorio. Kompreneble eblus draste forstreki ĉiujn uzojn de la parametro "alto", kaj fidi ke ĉiam la alto tiam venas el vikidatumoj, aŭ eĉ indiki al la informkesto ke ĝi sisteme ignoru ĉion ajn kiu estas skribata pri la parametro. Sed tio signifus malatenti la kontribuon de kontribuantoj, kaj redukti la flekseblecon de redaktado. Sed inventi novajn parametrojn kaj poste korekti ĉiujn artikolojn laŭ mi estus krei ekserordinare grandan laboron. Kio pri malŝalti la enmeton de iu parametro de ne-nur-numero en la zorgigan kategorion. Tiam oni ne kaptus vandalon kiu en "alto" simple metus fantaziaĵon kiel "la la la la la!!!", sed mi neniam vidis ke iu tion farus, en tiom malspektakla loko kiel parametro pri alto en informksto pri urbo... [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 17:01, 9 maj. 2021 (UTC)