Gottfried August Bürger: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Klotz persone nomiĝis Christian, ne Christoph!
Linio 7:
 
==Vivo==
Bürger frekventis la urban lernejon en [[Aschersleben]] (1759 ĝis 1760), poste la seminarion pedagogikan ĉe [[Halle (Saale)]] (1760–1763), kaj komencis, kontraŭvole kaj sekvante la volegon avan, en 1764 la studon de teologio samloke. Sed baldaŭ li, sub la influo de profesoro [[ChristophChristian Adolph Klotz]], ekokupiĝis pri aliaj sciencoj pli belsciencaj. Post fino de siaj ofte interompitaj studoj li ricevis, danke al la perado de [[Heinrich Christian Boie]], en 1772 la postenon de oficejo en Altengleichen apud [[Göttingen]]. Li ekkontaktis la rondon de junaj poetoj en Göttingen (Hölty, Voß, Miller, Cramer, la grafoj Stolberg i.a.) kaj nuptis en aŭtuno 1774 filinon de la justiculo Leonhart zu Niedeck, antaŭ translokiĝo al Wölmershausen, je vilaĝo de ties administrejo. Baldaŭ poste li enamiĝis je la pli juna fratino de la edzo, je la en la kantoj sub la nomo ''Molly'' celebrita Auguste. Post la morto patra (1777) ŝi ja vivis kelkajn jarojn en lia loĝejo. La duobla rilato al ambaŭ fratinoj tre malfaciligis liajn vivon kaj konsciencon. Aldoniĝis diversaj domaj zorgoj.
 
Akuzite de la superuloj pro tro neglektema afergvidado li liberigitis antaŭtribunale sed ja decidis libervole demisii. Post la morto de la edzino en 1784 li translokiĝis al Göttingen por perlabori la vivon per privataj prelegoj pri estetiko kaj germana arto. En 1785 li finfine edzinigis la amatan Molly. Ŝia frua morto en januaro 1786 trudis lin denove en depresiojn kaj malebligis kelktempe eĉ poetan kreivon. Okaze de sia 50a datreveno fondiĝo la universitato doktorigis lin kaj peris en novembro 1789 la nomumon de li je orda profesoreco (honorofica). La volo je normalaj vivkondiĉoj hejme igis Bürge edziĝi denove, plej malfeliĉe. En oktobro 1790 li nuptis la [[svabio|ŝvabinon]] [[Elise Bürger|Elise Hahn]]; post kelkaj semajnoj jam la feliĉo finiĝis kaj divorco sekvis jam en marto 1792. Sed tio kaŭzis al li kuraĝon kaj esperon ĉiajn! Li postlasis du filinojn kaj du filojn. En 1895 oni starigis por li monumenton en Göttingen. Bürger estis malgranda kaj svelta kun vizaĝaj trajtoj tro imponaj. Tra la okuloj liaj videblis klare lia poeta talento. Socia sento mankis kiel ankaŭ engaĝiiĝemo malgraŭ lia ne kontestebla bonkoreco.