Kalvinana nova preĝejo (Csurgó): Malsamoj inter versioj
preĝejo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:36, 13 jun. 2021
La kalvinana nova preĝejo estas religia moderna konstruaĵo en Csurgó (Hungario).
Kalvinana nova preĝejo de Csurgó | |
---|---|
preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csurgó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Somogy |
Dato de konsekro | 2000 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | György Szigetvári |
Konstruado | 1997–2000 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
La unua mencio pri kalvinanoj en Csurgó okazis en 1634, tiam ili havis komunan eklezian grupon kun la najbara Alsók. Depost liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a (1711) Csurgó ofte havis pastron, sed la kirko estis katolika. La kalvinana kirko estis konstruita en unua duono de la 19-a jarcento. Ĝi estis eksplodita en 1945 kun la granda baroka orgeno. Dum la socialismo la propra preĝejo estis sonĝo, poste tio estis konstruita inter 1997-2000 en la sama loko.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Estas nekutime, ke la navo havas flanke po unu turojn. La enirejo funkcias tra la turo. La turoj estas multlateraj, la turpintoj estas piramidaj. Ankaŭ la nova kirko havas orgenon.