Honora civitaneco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Francio, usono, kanado kaj irlando
Linio 1:
[[Dosiero:ChurchillsUSPassport.png|eta|La simbola usona pasporto de Winston Churchill, kiu havas honoran civitanecon de Usono]]
'''Honora civitaneco''' estas kutime la plej alta distingo kaj [[honoro|honorado]] disdonata fare de [[ŝtato]], [[urbo]] aŭ [[komunumo]] por persono, kiu elstarmaniere meritis pri la bonstato de la civitanoj aŭ pri la prestiĝo de la loko. Ekzistas plejofte regularo pri la disdonado de la honorcivitaneco, laŭ kiu la urba parlamento decidas pri ĝi. Krom tio foje [[universitato]]j donas al merititoj la [[Honora doktoreco|honora doktorecon]].
 
== Revolucia Franca ==
La [[26-a de aŭgusto|26-an de aŭgusto]] [[1792]], dum la [[Franca revolucio de 1789|Franca Revolucio]], la [[Nacia Konvencio]] donis honoran civitanecon al individuoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj "en sia verko kaj kun granda kuraĝo servis la ideon de [[libereco]]". Inkluzive de [[Friedrich Schiller]], [[George Washington]], [[Alexander Hamilton]], [[Ludwig van Beethoven]], [[Robert Burns]], [[Tadeusz Kościuszko|Tadeusz Kosciuszko]], [[James Madison]], [[Thomas Paine]], [[Johann Heinrich Pestalozzi]], [[Joseph Priestley]] kaj aliaj
 
== Usono ==
Honora civitaneco de Usono estas submetita al la leĝo de la [[Usona Kongreso]] kaj prezidenta konsento. La honoro estis aljuĝita al nur ok individuoj, personecoj kiuj agis escepte por [[monda paco]]: [[Winston Churchill]] (1963), [[Raoul Wallenberg]] (1981, post lia morto) kaj [[Patrino Teresa]] (1996); Famuloj kiuj batalis en la [[Usona Milito de Sendependeco]]: La [[Markizo de la Fayette|Markizo de La Fayette]] (2002), [[Bernardo de Gálvez]] (2014) kaj [[Kazimierz Pułaski]] (2009) kaj la fondintoj de Pensilvanio: [[William Penn]] (1981) kaj [[Hannah Callowhill Penn]] (1984)
 
== Kanado ==
Honora civitaneco de Kanado estas koncedita fare de la [[Guberniestro ĝenerala de Kanado]], kondiĉigita de la peto de la [[Parlamento de Kanado]]. Civitaneco estis koncedita al ses liberecbatalantoj: Raoul Wallenberg (1985, post lia morto), [[Nelson Mandela]] (2001), [[Tenzin Gyatso]] (41-a [[Dalai-lamao]], 2006), [[Aung San Suu Kyi]] (2007), Aga Khan la 4-a (2010) kaj [[Malala Yousafzai]] (2013).
 
== Irlando ==
En Irlando, honora civitaneco donacita al fremdulo estas plena laŭleĝa civitaneco inkluzive de la rajto loĝi kaj voĉdoni.
 
== Literaturo ==