Nia erao: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Fakta alĝustigo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 5:
Praktike en esperantlingvaj tekstoj pli oftas la vortumo "de '''nia erao'''" kaj "antaŭ nia erao" kaj kelkfoje "'''nova erao'''" kaj "antaŭ nova erao" (ne nur por jaroj, sed ankaŭ por jardekoj, jarcentoj, jarmiloj) - tiuj vortumoj celas la samon, kaj ili aperas en la sama mallongigita formo ('''n.e.''' kaj '''a.n.e.''').
 
La supre menciitaj kristanaj kaj religie neŭtralaj terminoj estas ekvivalentaj. Tial la nombro de iu ajn specifita jaro do restas senŝanĝa, kaj la temporeferencado restas bazita sur la [[gregoria kalendaro|gregoria]] (aŭ, se necesas, la arĥaika [[julia kalendaro|julia]]) [[kalendaro]] de la [[kristana erao]].
 
Dum la termino "nia erao" estas religie neŭtrala, tamen kristanoj ja povas pensi ''Kristana Erao'' kaj ''antaŭ la Kristana Erao'', kiam ili vidas la mallongigojn K.E. kaj a.K.E. Tiel ĉiuj estu kontentaj. Tia "du-pensebleco" fakte okazas en la angla lingvo.