Doctor Who: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
'''''Doctor Who''''' ([[angla lingvo]] por "Doktoro Kiu") estas longdaŭra [[britio|brita]] [[sciencfikcio|sciencfikcia]] [[televida serio]] produktata de la [[BBC]]. La serio temas pri aventuroj de mistera temp-vojaĝisto nomata "The Doctor" (La Doktoro) kiu kun kunvojaĝantoj esploras tempon kaj kosmon solvante problemojn.
 
La serio estas listigita en la ''[[Guinness-libro de rekordoj]]'' kiel la plej longdaŭra sciencfikcia televida serio en la mondo, kaj ankaŭ estas grava parto de brita popkulturo. Ĝi estas notinda pro siaj imagemaj epizodoj, kreivemaj malmultekostaj [[speciala efikoefekto|specialaj efikojefektoj]], kaj pionira utiligo de [[elektronika muziko]]. En Britio kaj eksterlande, la serio estas kulta fervoraĵo simile kiel ''[[Star Trek]]'', kaj influis generaciojn da britaj televidaj profesiuloj, multaj kiuj plenkreskis rigardante la serion. Ĝi gajnis Premion [[BAFTA]] por la Plej Bona Drama Serio en 2006.
 
La originala serio daŭris de 1963 ĝis 1989. Televida filmo estis farita en 1996, kaj la serio estis sukcese relanĉita en 2005, produktita de [[BBC]] [[Kimrio]].