Intelekta kvociento: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korekti 'manko da' al 'manko de'
Linio 3:
'''[[intelekto|Intelekta]] [[kvociento]]''' ('''IK''') estas rezulto atingita en [[psikologio|psikologia]] [[testo]], kiu provas mezuri la gradon de [[intelekto]] de persono. Ĝi estas koncepto evoluigita fare de brita sciencisto [[Francis Galton]] en la libro ''Hereditary Genius'' eldonita fine de la 19-a jarcento. En la literaturo troviĝas la [[mallongigo]] '''[[IQ]]''' el la anglaj vortoj ''Intelligence Quotient''.
 
[[Testo de intelekto|Testoj pri la intelekta kvociento]] uziĝas kiel aŭguroj por posta atingado en edukado. Infanoj kun malalta intelekto foje lokiĝas en lernejoj, kies pli malalta rapideco de lernado kaj specialaj, aparte konkretaj edukaj teknikoj helpu al tiaj infanoj tamen evoluigi siajn kapablojn laŭeble bone. Ĉu infanoj kun aparte [[alta intelekto]] estu grupigitaj en apartaj lernejaj klasoj aŭ lernejoj, por pli bone lerni, ne esti teditaj pro manko dade defio de la averaĝa lerna rapideco de la kunlernantoj, kaj por eviti la socian premon laŭeble kaŝi siajn pli altajn kapablojn en la peno esti "normala", aŭ ĉu ili povas pozitive kontribui al la lerna klimato en "averaĝa" klaso, kaj per laŭeble multa kontakto kun intelekte averaĝaj samaĝuloj ĝuste evitu izoliĝon, estas daŭre akre disktutata disputotemo de psikologoj, pedagogoj, infanaj psikiatroj, gepatroj kaj pli aĝaj lernantoj. evaluation
 
== Historio de taksado per testoj ==