Dujail: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:14, 6 nov. 2006

Dujail (arabe: الدجيل ad-Dudschail) estas vilaĝo en Irako, situante ĉirkaŭ 60 kilometrojn norde de Bagdad. Ĝi triste famiĝis pro la tiel nomata amasbuĉado de Dujail, dum kiu post misa atenco kontraŭ Saddam Hussein la 8-an de julio 1982 148 vilaĝanoj estis fortrenitaj kaj verŝajne mortigitaj.

La amasbuĉado de Dujail

Saddam Hussein, post vizito de moskeo, veturis al vilaĝcentro, kiam estis atakita la veturilaro de la diktatoro. La korpgardistoj ekpafis al lal atakintoj mortigante du infanojn. La sekvan tagon, pli ol 600 vilaĝanoj estis arestitaj de la estraj trupoj kaj forportitaj al la malliberejo de la sekreta polico en Bagdado. 148 el ili oni neniam revidis. Iliaj kadavroj malaperis ĝis hodiaŭ. Bienoj kaj fruktujejoj estis detruitaj aŭ malproprigitaj. La postvivantoj estis devigitaj forlasi la vilaĝon dum 4 jaroj.

La amasbuĉado estas la unua de dekdu akuzaĵoj kontraŭ la iaman diktatoron kaj sep aliaj kulpigitoj. La 5-an de novembro 2006 Saddam Hussein estis pro tio kondamnita al morto per pendigado.