Esperanto (revuo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Profilo: esperantigo de ĉitŝablonoj per AWB
Linio 42:
Komence la revuo (aŭ gazeto, kiel oni diris) estis kaj anoncejo kaj forumo pri la Esperanto-movado, kaj raportejo pri la politika kaj precipe socia evoluo en la mondo. Tiun lastan temaron daŭrigis, post la morto de Hodler, ankaŭ Edmond Privat. Ĝi kreis problemojn, ĉar abonantoj aŭ membroj povis havi diversajn opiniojn pri la temaro. Ekzemple en 1932 Privat raportis pri Brita Hindio kaj forte kritikis la britan kolonian registaron, elvokante proteston de la Brita Esperanto-Asocio.<ref>[[Die neutrale Sprache]], p. 111-113.</ref> En la sekva tempo raportoj pri la ekstera mondo malaperis; ekzemple la n-ro julio-aŭgusto 1956 entenas nenion pri tio. La sola escepto (aldone al literaturaĵoj en Esperanto) ŝajnas esti raportoj pri la kongreslandoj.
 
Tria kampo de ''Esperanto'' estis literaturo, ankoraŭ longe post la dua mondmilito. Ekzemple en la n-ro julio-aŭgusto 1956 kvin el dudek paĝoj entenas literaturajn tekstojn<ref>{{CiteCitaĵo journalel gazeto|url=https://ia801609.us.archive.org/10/items/Esperanto-UEA_1956_n608-609_jul-aug/Esperanto-UEA_1956_n608-609_jul-aug.pdf|journaltitolo=EsperantoDiversaj artikoloj|issueaŭtoro=608-9Diversaj (7-8)aŭtoroj|yearjaro=1956|monthmonato=Julio-Aŭg.|pagegazeto=114 - 118Esperanto|titlenumero=Diversaj608-9 artikoloj(7-8)|authorpaĝo=Diversaj114 aŭtoroj- 118}}</ref>.
 
La nuna ''Esperanto'' servas kiel informejo, sed ankaŭ diskutejo de [[UEA]] kaj la Esperanto-movado ĝenerale. Pro la kongreso (kaj someraj ferioj), en julio-aŭgusto aperas nur unu numero, tiel ke en la tuta jaro aperas 11 numeroj.