Maniĥeo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Mani''', la profeto (aŭ hereziarko, laŭ liaj kontraŭloj) de Maniĥeismo, estis naskita la 14an de aprilo 216 en Sud-Mezopotamio; li estis eduk...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Mani''', la [[profeto]] (aŭ [[herezo|hereziarko]], laŭ liaj kontraŭloj) de [[Manikeismo|Maniĥeismo]], estis naskita la 14an de aprilo [[216]] en Sud-[[Mezopotamio]]; li estis edukita en medio de baptistoj, konataj kiel la [[Elĥasaitoj]]. Ĉi tiuj [[judaj kristanoj]] (laŭ aliaj [[Mandeoj]]) praktikadis ĉiutagajn purigadojn de korpo kaj manĝaĵoj, observis la [[Torao]]n kaj rekonis [[Jesuo]]n kiel la Savinton.
 
Mani, kiu, imitante [[Paŭlo]]n, sin konsideris ''apostolo de Jesuo Kristo'', mesaĝis dualisman religion. Sian instruon li diskonigis en pluraj libroj, kiuj fariĝis [[kanono|kanonaj]] en lia eklezio. Ĉiuj konserviĝis nur en fragmenta formo.