Águas Lindas de Goiás

Águas Lindas de Goiás estas brazila municipo kaj urbego de la subŝtato Gojaso. Ĝi estas konata pro la fakto, ke apartenas al la regiono ĉirkaŭ Federacia Distrikto. La urbego estas unu el la plej rapidaj kreskantaj urboj en Brazilo.

Águas Lindas de Goiás
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 72910-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 225 671  (2022) [+]
Loĝdenso 1 180 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 46′ S, 48° 17′ U (mapo)-15.761944444444-48.281944444444Koordinatoj: 15° 46′ S, 48° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 100 m [+]
Areo 191,198 km² (1 911 9.8 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Águas Lindas de Goiás (Brazilo)
Águas Lindas de Goiás (Brazilo)
DEC
Águas Lindas de Goiás
Águas Lindas de Goiás
Situo de Águas Lindas de Goiás

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Águas Lindas de Goiás [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Mapo pri loko de Águas Lindas de Goiás

Águas Lindas de Goiás situas sur altebenaĵo en meza parto de la lando. La distanco al la subŝtata ĉefurbo Goiânia estas 193 km. La najbaraj municipoj estas Cocalzinho de Goiás, Santo Antônio do Descoberto, Padre Bernardo kaj Federacia Distrikto.

Historio redakti

Aguas Lindas de Goias pli frue estis konata Parque da Barragem. Post malfermo de la aŭtoŝoseo abrupta evoluo okazis. La rapida ekonomia kresko ankaŭ alportis multajn problemojn pri la sekureco. La ekzisto de Águas Lindas estas lastatempa, en 1997 formiĝis tiu municipo.

Ekonomio redakti

 
Panoramo de Águas Lindas de Goiás

Aguas Lindas de Goias havas neniujn gravajn industriojn, nur ekzistas malgrandaj komercaj entreprenoj, malgrandaj uzinoj pri meblaro, bicikloj, dolĉaĵoj kaj ludiloj.

Klimato redakti

La vetero en Aguas Lindas de Goias estas tropika kun alteco, kie estas du distingaj sezonoj: seka (de majo ĝis septembro) kaj pluva sezono (de oktobro ĝis aprilo). Dum la seka sezono, la relativa humido povas atingi malpli ol 20%. La averaĝa temperaturo estas 21.0 °C. Jare pluvas po 1488 mm.

Vidu ankaŭ redakti

Municipoj de Goiás

Eksteraj ligiloj redakti