Ü

litero; parto de germana, hungara, estona, turka, kaj volapuka alfabetoj
Ü ü

Ü, minuskle ü, litero U kun tremao, estas litero uzata interalie en la alfabetoj germana, hungara, estona, turka kaj azera por redoni IFA-an sonon /y/ (Pri tiu ĉi sono aŭskulti, malperfekte priskribata kiel "rondigita esperanta i"). Ĝi ankaŭ estas uzata en lingvoj kiel la hispana kaj portugala lingvo (brazila portugala) por montri vokal-memstarecon, ekzemple hispane vergüenza («honto») – kun prononco [berGŬENsa], ne [berGENsa] – kaj portugale tranqüilidade («trankvilo») – kun prononco [trankŭiliDAD], ne [trankiliDAD]. En la brazila portugala, tiu ortografia regulo estis aboliciata la 31-an de decembro 2012.

Cetere: jen la morsa kodo de la litero ü kaj samtempe ankaŭ de la esperanta litero ŭ: Pri tiu ĉi sono aŭskulti.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.