Neĉerĥet - Ĝeser, aŭ la plej komuna Ĝoser estis la dua faraono de la 3a dinastio kaj de la Malnova imperio de Egiptio. Li regis ekde la jaro 2665 ĝis 2645 a. K., laŭ iuj egiptologioj ankaŭ malmultajn jardekojn antaŭe aŭ iom poste, sed ĉiukaze ĉiam minimume 20 jarojn.

Ĝoser
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Pyramid of Djoser vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Tria egipta dinastio vd
Patro Ĥaseĥemuj vd
Patrino Nimaethap vd
Gefratoj Hetephernebti vd
Edz(in)o Hetephernebti vd
Infanoj Inetkaes • Seĥemĥet vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ŝtupa Piramido de Ĝoser en Sakkara, Egiptio

En la enskriboj de lia epoko, la nomo aperas kiel Neĉerĥet (nṯr ẖt), tio es "dia korpo". En postaj dokumentoj, dum la Nova Imperio, oni nomis lin Ĝeser (ḏsr) «Sublima», rakontanta okazintaĵojn de lia regado kaj la konstruadon de la piramido kiu portas lian nomon (piramido de Ĝoser). Konfirmante tiel ke Neĉerĥet kaj Ĝeser aŭ Ĝoser etas la sama persono.

Kiel la reĝino Nemaathapi, edzino de Ĥaseĥemuj, lasta reĝo de la dua dinastio, aperas kun la titolo "Patrino de la Reĝo", kelkaj aŭtoroj asertas ke ŝi estis la patrino e Ĝeser kaj ke Ĥaseĥemuj estus lia patro. Eble li estis la plej juna frato de Sanaĥt, aŭ sia filo (laŭ la egiptologoj Jürgen von Beckerath kaj Nicolas Grimal). Laŭ W. Helck, Ĝoser estis bofilo de Ĥaseĥemuj per la geedziĝo kun Hetephernebti.

Tri damoj estas konataj dum lia regado: Hetephernebti, Inetkaues kaj alia tria, kies nomo perdiĝis, kiu eble estis Nimaethap. La unua povis esti lia edzino. Laŭ W. Helck, Ĝoser estis bofilo de Ĥaseĥemuj per geedziĝo kun Hetephernebti. La rilatoj inter Ĝoser kaj lia sukcedinto, Seĥemĥet Ĝeser Teti, estas nekonata.

Politikaj aktivecoj redakti

Komence de lia regado, li loĝis en Abidozo, kie li ekstarigis sian tombon, en Bet Ĥalaf. Tamen, io poste li translokigis sian loĝejon al la proksima Memfiso, la landa ĉefurbo.

Tiu ĉi faraono ordonis realigi plurajn ekspediciojn al Sinajo, pro kiuj la nomadaj triboj estis subpremitaj, por ekspluati la valorajn mineralojn de la regiono, kiaj turkiso kaj kupro. Ankaŭ estis strategie grava kiel konekto inter Azio kaj la valo de Nilo. Eble li fiksis la sudan landlimon de la reĝlando en Elefantina, kune al la unua akvofalo de Nilo.

La unua monumenta piramido redakti

Fama pro la mendo al sia veziro, Imhotepo, konstruigi la komplekson de piramidoj de Sakkara, konsiderata la unua granda monumenta komplekso surŝtona de Egiptio kaj ankaŭ de la mondo.

Seksto Julio Afrika komentis:

Citaĵo
 Dum lia regado vivis Imutes (Imhotep), kiu danke al sia medicina lerteco havas la prestiĝon de Asklepio inter la egiptoj, estate la inventisto de la arto konstrui per tranĉita ŝtono. Krome, li ankaŭ sin dediĉis al la literaturo. 
— Julio Afrika.[1]

Pro la majesteco kaj grandeco de la konstruaĵoj dum lia regado, precipe la piramido de Sakkara, kelkaj erudiciuloj defendas la teorion ke Ĝoser minimume regis 29 jarojn.

Referencoj redakti

  1. Vidal Manzanares, César. Manetón. Historia de Egipto (1998). Alianza Editorial, S.A. ISBN 84-206-0622-7