Ĥarĉo, en la hispana jarcha [ĥarĉa], en la araba خرجة [ĥarĝa], signife "elirejo" aŭ "fino", estas komponaĵo de popola poezio de Al Andalus, kiu konsistis en la fina parto de moaksaĥa, el kiu ekzistas ekzemploj de la 10-a ĝis 11-a jarcento. La Ĥarĉoj estas komponitaj en Andalus-araba parola lingvo, aŭ en la latinida lingvo uzita de la andalusaj kristanaj araboj, foje nomita mozaraba. Ilin verkis kleraj poetoj kaj arabaj, kaj judaj, sed ĉefe nobelinoj, kiuj havis kiel modelon la latinidan tradician poezion. Ili povis kolekti ilin el la popola folkloro, aŭ adapti ilin al ties metrikaj necesoj (ĉar ili devis integri ilin en la moaksaĥa) aŭ komponi ilin kiel novajn kreaĵojn, el tradiciaj modeloj. Ties gravo konsistas je tio, ke temas pri la plej antikva dokumento konata de poezio en latinida lingvo en Iberio.

La moaksaĥa (devena el araba موشحة muwaššaḥa ("muŭaŝŝaha"), kio signifas kolieron) estas tipo de klera poemo kun popollingva rekantaĵo kiu havis pintan epokon en Al-Andalus inter la 9-a kaj la 12-a jarcentoj. La araboj estis kunportintaj poezian modelon de la 4-a jarcento, nome la kasido, kiu konsistis el longaj versoj parigitaj kaj unurimaj taŭgaj por parola deklamado fare de la instruisto. Estas la tipo de verso, en kiu estas verkita la Korano. La moaksaĥa estas verkita en mallongaj versoj, pro influoj de la popola liriko, sed kun temoj kaj strukturoj tre komplikaj. Aperas en la Iberia Duoninsulo kaj estas supozeble frukto de la mikso de kulturoj ekzistaj devenaj el la kunvivado de kulturoj en la islama Hispanio de la epoko de tajfoj, (araba - hebrea - kristana). La propraj araboj aludis foje al la moaksaĥa kiel "kantoj laŭ la stilo de la kristanoj". Ili estis malkovritaj kaj tradukitaj la unuan fojon nur en 1948 fare de la hebreisto Samuel Miklos Stern. Sinsekvaj interpretoj fare de diversaj fakuloj laŭlonge de la venontaj jaroj havigis la tekstojn disponeblajn nune. Pro la ambigueco de la ŝemidaj lingvoj, la ĥarĉoj okazigas multajn interpretojn, kaj plue konstituas tialon por polemiko kaj specializita priserĉado. La latinidaj ĥarĉoj interplektiĝas en la arablingva moaksaĥa kiel rekantaĵo de malmultaj versoj en latinida lingvo, hebrea aŭ popolaraba fine de la moaxaja. Alia poezia manifesto de similaj karakteroj nome zeĥelo, diferenciĝas pro la disigo de la versoj tra la tuta poemo.

Temaro redakti

Ekzemploj redakti

Karakteroj redakti

Malkovro de la ĥarĉoj redakti

En diskurso en la Ateneo de Madrido pri "La primitiva poesía lírica española" Ramón Menéndez Pidal jam antaŭsugestis unuecon de prapoezio inter la diversaj regionoj kaj lingvoj de Iberio; tio estis tiam nur hipotezo, kiun posta malkovro de jarchas konfirmis kaj pravigis, nome ke la lirika poezio de apartaj regionoj kaj lingvoj kiel galega en Galegio, mozaraba en Al-Andalus kaj kastilia en Kastilio havis komunajn trunkon kaj temojn: bedaŭro pro amantomanko, virina parolanto, ktp.