Aŭklanda Regiono

regiono de Nov-Zelando

La Aŭklanda Regiono (maorie Tāmaki Makaurau) estas unu el la 16 novzelandaj regionoj, nomita laŭ la ĉefurbo Aŭklando, kiu estas la plej granda urba areo de Novzelando. La regiono enhavas la urban regionon de Aŭklando, pli malgrandajn urbojn kaj antaŭurbojn, kamparan areon, kaj la insulojn de la Golfo Hauraki. Enhavante 33% de la tutlandaj loĝantoj[1], ĝi havas la plej grandajn loĝantaron kaj ekonomion en la lando, sed la dua plej malgrandan tersurfacon.

Aŭklanda Regiono
Regiono
regiono de Nov-Zelando [+]

LandoNovzelando

Supermara alteco15 m [+]
ĈefurboAŭklando
- koordinatoj37° S, 175° O (mapo)-36.9174.78333333333Koordinatoj: 37° S, 175° O (mapo)
Areo4 894 km² (489 400 ha) [+]

Loĝantaro1 571 718 [+] (6-a de marto 2018)
Denseco321,15 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+12:00 [+]
ISO 3166-2NZ-AUK

Aŭklanda Regiono (Tero)
Aŭklanda Regiono (Tero)

Aŭklanda Regiono (Nov-Zelando)
Aŭklanda Regiono (Nov-Zelando)
DEC
Aŭklanda Regiono
Aŭklanda Regiono

Map
Aŭklanda Regiono

Vikimedia Komunejo:  Auckland Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Je la 1-a de novembro 2010, la Aŭklanda Regiono iĝis Unueca Aŭtoritato, administrita per la Aŭklanda Konsilio, anstataŭigante la ĝis tiamajn regionan konsilion kaj sep lokajn konsiliojn.

Geografio redakti

 
Verkolora bildo de la aŭklanda regiono, montrante Auckland kiel bruna areo maldekstren kaj la Golfo Hauraki dekstren.

Situas en la Norda Insulo, la regiono etendiĝas norde el la buŝo de la Golfo Kaipara, trans suda parto de la Duoninsulo Nordlanda, preter la Montoĉeno Waitakere kaj la Aŭklanda Istmo, kaj trans la malalta tero ĉirkau la golfo Manukau. Finas la regiono proksime al la buŝo da la rivero Waikato[2]. Norde, ĝi estas regionlime kun la Regiono Nordlanda, kaj sude kun la Regiono Waikato. Ankaŭ enhavataj estas la insuloj de la Golfo Hauraki (tiuj insuloj nomiĝas: Browns, Granda Bariero, Kavaŭ, Malgranda Bariero, Motuihe, Motutapu, Pakatoa, Pakihi, Ponui, Rakino, Rangitoto, Rotoroa, Tarahiki, Tiritiri Matangi, Waiheke, Whanganui kaj la Insuloj Motukawao-j).

Historie, la Montaro Hunua kaj la apuda marbordo de la Marbranĉo Thames estis konsideritaj kiel parto de Aŭklando, sed translokiĝis al la najbara Regiono Waikato je la komenco de la unueca aŭtoritato en 2010.

Tersurface, krome de la Regiono Nelson, ĝi estas malpli granda ol la aliaj 15 regionoj kaj unuecaj aŭtoritatoj. La plej alta loko en la regiono estas la 722 metraj pinto de Monto Hauturu, sur Insulo Malgranda Bariero.

Notoj redakti