Waikato (regiono)

regiono de Novzelando

Waikato estas loka konsilia regiono en norda parto de la Norda Insulo de Novzelando. Ĝi enhavas la urbon Hamilton, la distriktojn Waikato, Waipa, Matamata-Piako, sudan Waikato, ebenaĵon Hauraki, la Koromandelan Duoninsulon, nordan reĝkantonon, grandan kvanton de distrikto Taupo, kaj partojn de la distrikto Rotorua[1]. Ĝi estas regata laŭ la Konsilio de Waikato regiono.

Position of Waikato Region.png

La regiono etendiĝas norde de duoninsulo Koromandela, sude al la nordorienta deklivaro de monto Ruapehu, kaj etendiĝante trans la Norda Insulo de la okcidenta marbordo tra distriktoj Waikato kaj Hauraki al la duoninsulo je la orienta marbordo. La regiono ankaŭ ampleksas gravajn riverojn, ekzemple: Waikato, Waihou, Piako, Awakino kaj Mokau. Ĝi limas kun multe da aliaj regionoj – norde kun la Aŭklanda Regiono, oriente kun la Golfo de Abundeco, sud-oriente kun la Golfo Hawkes, kaj sude kun Manawatu-Wanganui kaj Taranaki. La regiono Waikato estas la kvara plej granda regiono de Novzelando per tersufaco (25,000 kvadrataj kilometroj) kaj popolo (472,100 en junio 2018)[2].

La regiono ampleksas la tuton aŭ parton de 11 teritoriaj aŭtoritatoj, nome la plej granda nombro en la lando. Laŭ tersurfaca areo, de la plej granda, ĉi tiuj 11 estas: distrikto Taupo (parte), distrikto Waikato, distrikto Waitomo (parte), distrikto Thames-Coromandel, distrikto Otorohanga, distrikto sud-Waikato, distrikto Matamata-Piako, distrikto Waipa, distrikto Hauraki, distrikto Rotorua (parte), kaj la urbo Hamilton.

La regiona nomo devenas el la rivero Waikato. En la maoria lingvo, la vorto waikato tradicie tradukatas kiel ‘fluanta akvo’ (specife, wai = akvo, kaj kato = ‘enmara tirado de la riverfluo’)[3].

GeografioRedakti

Okcidente, la regiono limas kun la Tasmana Maro. Plejparte, la marborda areo estas malebena, nomiĝas loke kiel la montaro Hakarimata, sed pli proksime al la buŝo de la rivero Waikato, ĝi estas pli milde ondanta. La marbordo tranĉiĝas per tri grandaj golfoj: Raglan / Whaingaroa, Aotea, Kawhia. La ĉirkaŭaĵo de la urbeto Raglan estas konata pro strandoj de vulkandevena nigra sablo kaj surfaj kondiĉoj ĉe golfeto Manu kaj strando Ruapuke.

Oriente de la marbordaj deklivoj estas larĝa apudrivera herbejo de la rivero Waikato. Ĉi tiu parto de la regiono havas malsekan moderan klimaton, kaj la tero plejparte estas bienpaŝteja, kreita per setlejintoj eŭropanaj, kiuj drenis la vastajn naturmarĉojn. En la larĝa ebenaĵo Waikato loĝas plimulto de la popolo, kaj la regiona tero estas forte bieniĝata por brutaro kiel laktobovino kaj ŝafoj, kaj per rikoltoj kiel maizo. La ĉirkaŭaĵo de la urbeto Kembriĝo enhavas multe da pursangulaj ĉevalejoj.

La norda parto de la regiono ĉirkaŭ la urbeto Te Kauwhata produktas kelkajn de la plej bonaj vinoj de Novzelando. Ankaŭ multaj malprofundaj lagetoj situas ĉi tie, el kiuj la plej granda nomiĝas lago Waikare.

Oriente, supreniĝas la tero al la arbaroj sur la montaroj Kaimai kaj Mamaku. La fontsekcioj de la rivero Waikato estas uzata por elektroproduktado, helpate per multaj homokreitaj lagoj en la sudoriento de la regiono. La plej malalta kaj unue kreita estas lago Karapiro, nuntempe uzata por remado. Alia ekzemplo: lago Arapuni. La remada mondĉampiona konkurso okazis ĉi tie en 2010. Fluas la rivero el lago Taupo, la plej granda en Novzelando, kiu estas enakvigata per multe da gravaj riveroj fiŝadaj, ekzemple la rivero Tongariro sur la Centra Altebenaĵo, kiu elfluas la orientan deklivon de monto Ruapehu kaj najbaraj montoj.

Referencoj:Redakti

  1. [1] Nancy Swarbrick, 'Waikato region - Overview', Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand, http://www.TeAra.govt.nz/en/waikato-region/page-1 (alirita la 10an de februaro 2020)
  2. https://www.stats.govt.nz/information-releases/subnational-population-estimates-at-30-june-2019-provisional
  3. Te Ahukaramū Charles Royal, 'Waikato tribes - Waikato landmarks', Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand, [[2]] (alirita la 10an de februaro 2020)