Adidas

germana transnacia firmao

Adidas AG (germana prononco: [ˈadiˌdas], stiligita kiel ɑdidɑs kun vortokomenca minusklo) estas germana transnacia firmao kiu desegnas kaj fabrikas sportajn ŝuojn, vestojn kaj akcesoraĵojn kun sidejo en Herzogenaurach, Bavario. Ĝi estas la plej granda porsporta fabrikanto en Eŭropo kaj la dua plej granda en la mondo.[1]

Adidas
Adidas
negocopublika kompanio • Local Internet registry • varomarko vd
Dum julio 1924 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Dassler Brothers Shoe Factory
Jura formo germania akcia kompanio (Aktiengesellschaft)
Fondita 18-a de aŭgusto 1949
Fondintoj Adolf Dassler vd
Sidejo Herzogenaurach, Bavario, Germanio
Lando Germanio
Estr(ar)o Herbert Hainer (estrara prezidanto)
Dungitoj 55 555 (fine de 2015)
Spezosumo 16,92 miliardoj da Eŭroj (fine de 2015)
Agokampo sportaj ŝuoj, vestoj kaj akcesoraĵoj
sporta vestaĵo • piedvesto • sporta ekipaĵo • personal care product
ISIN-kodo DE000A1EWWW0
filiaj kompanioj adidas Runtastic • TaylorMade Golf Company • Ashworth • Adidas (Netherlands) • Adidas (Canada) vd
Posedataj kompanioj FC Bayern München AG • Five Ten Footwear • Adams Golf • adidas Runtastic • Adidas • Yohji Yamamoto • Adidas Originals vd
TTT www.adidas-group.com
vdr

Ĝi estas la flagkompanio de la grupo Adidas, kiu krome konsistas el la porsporta kompanio Reebok, la golf-kompanio TaylorMade-Adidas (inkluzive de la marko Ashworth), 9 procentaĵoj el la futbala teamo FC Bayern München kaj el Runtastic, aŭstria entrepreno por teknologio de ekzercado. En 2015 la firmao havis enspezojn de 16,92 mil milionoj da eŭroj.[2]

Adidas logo.

Adidas estis registrita la 18-an de aŭgusto 1949 fare de Adolf Dassler, sekve al disigo de familia entrepreno Gebrüder Dassler Schuhfabrik de li kaj de lia pli aĝa frato Rudolf.[3] Rudolf estis kreinta jam la firmaon Puma, same pri sportaj ŝuoj kaj vestaĵoj, kiu rapide iĝis la negoca rivalo de Adidas kaj havis sidejon ankaŭ en Herzogenaurach. La desegnoj de la vestoj kaj ŝuoj de tiu kompanio tipe montras tri paralelajn striojn, kaj la sama motivo estis aligita al lal nuna oficiala logo de Adidas.[4][5] La firmaa nomo estas plej ofte minuskle skribita, kun minuskla "a".[6]

Kiel ĉe multaj aliaj firmaoj Adidas forte partoprenas en subvenciado kaj respektiva propagando kaj reklamado en sportaj eventoj.

Referencoj redakti

  1. artikolo "Adidas, Deutsche Telekom, Infineon: German Equity Preview". Bloomberg la 16-an de januaro 2008, arkivigita el la originalo la 6-an de novembro 2012, alirita la 5-an de oktobro 2016 (angle)
  2. jara raporto de 2015, en la retejo adidas-group.com, alirita la 5-an de oktobro 2016 Arkivigite je 2017-03-30 per la retarkivo Wayback Machine (germane)
  3. historio de la grupo Adidas, en la retejo adidas-group.com, alirita la 5-an de oktobro 2016 Arkivigite je 2015-02-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  4. Smit, Barbara (2007). Pitch Invasion, Adidas, Puma and the making of modern sport. Penguin. p. 44. ISBN 0-14-102368-6.
  5. Chadwick, Simon; Arthur, Dave (2007). International cases in the business of sport. Butterworth-Heinemann. p. 438. ISBN 0-7506-8543-3.
  6. "The History of Adidas | On This Day In Fashion". onthisdayinfashion.com. [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2015-10-16.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti