Akvaforto

tekniko de presado

Akvaforto estas kupra plato, en kies surfacon oni per fortakvo korodis bildon por presi tiun sur paperon. Ankaŭ tia presita bildo nomiĝas akvaforto.

Akvaforto de Giovanni Battista Piranesi (arko de Benevento kun herso)

Akvaforto do estas speco de kuprogravuraĵo, kiu por gravuri uzas ne pintan ilon, sed fortakvon (miksaĵon de nitrata acido kaj akvo). Por tio oni kovras la platon per protekta tavolo, ekzemple el vakso, en kiun la artisto gravuras la bildon. La netuŝitaj partoj de la tavolo tiam protektas la kupron kontraŭ la acido. Estas pli facile desegni en la vaksa tavolo ol rekte en kupro.

La vorto devenas de la latina esprimo aqua fortis (= forta akvo, fortakvo), uzata ankaŭ por tiu prestekniko. Ĝi do en Esperanto ne estas kunmetita, sed havas unu solan radikon, akvafort-.

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Gravuro farita per morda acido sur metalo.[1]

Ĝi estas procezo simila al akvatinto.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 8.

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj projektoj redakti