Alexandru Bernardazzi

Alexandru BERNARDAZZI (ruse Александр Осипович Бернардацци; naskiĝinta la 2-an de julio 1831 en Pjatigorsk, mortinta la 14-an de aŭgusto 1907 en Fastiv) estis rusia-svisa arĥitekto kiu kreis multajn aferojn ekz. por Kiŝinevo, Odeso kaj Bendero.

Alexandru Bernardazzi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1831 (1831-07-02)
en Pjatigorsk
Morto 14-an de aŭgusto 1907 (1907-08-14) (76-jaraĝa)
en Fastiv
Tombo Kiŝinevo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Q58494182
Familio
Patro Giuseppe Bernardazzi
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Chișinău City Hall
vdr

Familio redakti

Alexandru Bernardazzi estis la filo de la svisa familio de arkitektoj kaj artistoj kies originloko estis Pambio proksime de Lugano. Lia gepatroj estis Giuseppe Marco Bernardazzi kaj Wilhelmine Dorothea Conrady. Lia unua geedziĝo kun Cristina Frantsevna Rennskaja (1843-1878) alportis al li tri infanojn, inkluzive de la posta arkitekto Alexander Joseph Bernardazzi. Lia edzino mortis en Kiŝinevo. De lia dua edzino Julie Perervna Bulazel naskitis la filo Evgenij Bernardazzi, kiu poste ankaŭ eklaboris kiel arkitekto.

Agadoj redakti

 
Bernardazzi-monumento en Kiŝinevo

Post kompletigado de liaj arkitekturaj studoj en Sankt-Peterburgo en 1850, lia laboro alportis lin al la rusia governorato de Besarabio. Tie li dediĉis sin al pluraj grandskalaj konstruaĵoj en la tiama urbeto de Kiŝinevo, inkluzive de la Preĝejo Sankta Pantelemon kaj de la Katedralo Sankta Teodora de la Sihla. Li tiel formis la urban silueton ĝis hodiaŭ.

Post 1878 li ŝanĝis sian profesian fokuson al Odeso, kie vere estiĝis multaj liaj verkoj. De li venis i. a. la dezajnoj por la Domo de la invalidoj (1886/87), la Nova borso (1894/99), Petrokokino-komercdomo (1895/96), Hotelo Bristol (1898/99) kaj la Medicina kliniko (1901/04). La renovigoj de la ĉefstacidomo kaj la opero ankaŭ okazis sub lia direkto. La lastajn jarojn li laboris ĉe la universitato de Novorossijsk. Ankaŭ en Eŭpatorio admireblas verkoj de li.

En lia honoro starigitis monumento por li en Kiŝinevo. Tie li ankaŭ estis entombigita laŭ testamenta volo, apud la patrino.

Projektoj kiŝinevaj redakti

En Kiŝinevo realiĝis ĉ. 30 aferoj de Bernardazzi inter kiuj jenas:

  • aranĝo de la Urba parko (nuna nomo: Parcul Ștefan cel Mare)
  • konstruo de la Urba konsilantarejo (nun ĝi funkcias urbodome)
  • porknabina gimnazio Principesa N. Dadiani
  • domo de domo por la luterana komunumo
  • kapelo por la porknabina gimnazio (egalas al Preĝejo Sankta Teodora de Sihla)
  • klubeoj por nobeloj
  • domo tribunala
  • akvoturo
  • Preĝejo Sankta Pantelimon
  • restaŭro de la kirko de la armenoj
  • kapelo romkatolika

Aliaj verkoj redakti

  • stacidomoj/haltejoj ĉe la fervojlinio inter Bendero kaj Galați
  • armehavenoj ĉe Danubo (proksime de Reni),
  • restaŭro de la burgo je Bendero
  • pontoj trans Dnestro kaj Danubo
  • kirko de la Ĉielenira monaĥejo de Chițcani (Ĉednestrio)

Galerio pri aferoj en Kiŝinevo redakti

Eksteraj ligiloj redakti