Altin-Depe (turkmene, latinlitere Altyndepe (Алтын-Депе, Turkmene por "Ora Holmo") estas bronzepoka (BMAC) loko en Turkmenistano, proksime al Aşgabat, loĝita en la 3-2. jarmiloj a.K., forlasita ĉ. 1600 aK.. Dum la malfrua ĥalkolitika periodo Altin-Tepe iĝis larĝa centro kun areo de 25 hektaroj. Ĝi estas ĉirkaŭita de adoba muro kun rektangulaj gard-turoj. La loko estas grava pro restaĵoj de ties zigurato. Ĉi tio estis monumenta religia komplekso kun kvar-nivela turo de la mezopotamia zigurata tipo. Ĉi tiu konstruo estis priskribita kiel "pra-Zoroastria". Estis ankaŭ aliaj mezopotamiaj rilatoj,

Altin-Depe
arkeologia lokomonteto [+]
Koordinatoj36° 51′ 29″ N, 60° 25′ 57″ O (mapo)36.8579166760.432375Koordinatoj: 36° 51′ 29″ N, 60° 25′ 57″ O (mapo)

Altin-Depe (Turkmenio)
Altin-Depe (Turkmenio)
DEC
Altin-Depe
Altin-Depe

Map
Altin-Depe
Vikimedia Komunejo:  Altyndepe [+]
vdr
Situo de Altin-Depe sur moderna mezorienta mapo, t.e. aliaj ĥalkolitikaj kulturoj (Harapo kaj Mohenĝo-daro)

"La civilizo de Altin-Depe havis striktan kontakton kun ties najbaraj kulturoj. Sulfur-glazuritaj ujoj (Tepe Hissar, Tureng Tepe) estis evidente transportitaj el nordorienta Irano, rekoneble dum la elfosadoj en la aristokrata sektoro."

Namazga V kaj Altin-Depe estis en kontakto kun la malfrua harapa kulturo (ĉ. 2000-1600 aK.). En Altin-Depe, oni trovis objektojn el la Indus-valo, inkluzive eburon, kaj prem-stampilon de Harapa tipo. Unu objekto minimume havas harapajn (skrib)signojn. Modeloj de du-radaj ĉaroj de ĉ. 3000 a.K trovita ĉe Altin-Depe estas la plej fruaj kompletaj pruvoj pri rada transporto en Centra Azio, kvankam modelaj radoj venis laŭ kuntekstoj eble iom pli frue. Juĝante laŭ la speco de jungilaro, ĉaroj estis komence tiritaj de bovoj, aŭ taŭroj. Tamen kameloj estis malsovaĝigitaj en la BMAC. Modelo de ĉaro tirita de kamelo de ĉ. 2200 antaŭ Kristo estis trovita ĉe Altin-Depe.

Vidu ankaŭ redakti

36° 51′ 28.50″ N 60° 25′ 56.55″ O / 36.8579167 °N, 60.4323750 °O / 36.8579167; 60.4323750 (mapo)