La amorvjoloviola d'amore (prononce [ˈvjɔːla daˈmoːre][1]; en itala por "vjolo de Amoro") estas 7- aŭ 6-korda muzika instrumento kun simpatiaj kordoj uzata ĉefe en la periodo de Baroka muziko. Ĝi estas ludita sub la mentono per la sama maniero kiel la violono.

Viola d’amore de 1997, fabrikita de Eric, Nancy kaj Hans Benning, Benning Violins.
La ponto de vjolo el la komenco de la 18a jarcento, montrante ambaŭ arojn de kordoj, nome la plukeblaj kaj la simpatiajn.

La viola d'amore kunhavas multajn trajtojn de la familio de vjoloj. Ĝi aspektas kiel pli fajna vjolo sen fretoj kaj foje kun simpatiaj kordoj aldonitaj.[2] La ses-korda viola d'amore kaj la akuta vjolo havas proksimume la saman gamon de ludeblaj notoj. Kiel aliaj vjoloj, ĝi havas ebenan dorson.

La nomo viola d'amore rilatas al la bildo de Amoro kiu kutime estis metita sur la pinto de la fretmasto.

Notoj redakti

  1. Prononco de viola en Oxford Advanced Learner's Dictionary Alirita la 22an de septembro 2019.
  2. "Viola d'Amore or Treble Viol". The University of Edinburgh. Alirita la 22an de septembro 2019.