Argentina Federala Polico

La Argentina Federala Polico - AFP (Hispane: Policía Federal Argentina - PFA) estas la ĉefa korpo de interna sekureco de la Argentina Respubliko. Ĝi estis kreita la 24an de decembro 1943, per la Dekreto 17.750 sur la bazoj de la malnova "Polico de la Ĉefurbo", kiu operaciis en la Urbo de Bonaero de 1880 ĝis tiu jaro, kaj eniris en funkciojn la 1an de januaro 1945. AFP dependas de la Ministerio de Sekureco, ĝi havas taĉmentojn en ĉiuj provincoj de la lando nomitaj "Delegacioj" kaj en la Urbo de Bonaero, kie ĝi praktikas ankaŭ la funkciojn de loka polico, entute kun la Metropola Polico de la Urbo de Bonaero, pro la 7a artikolo de la Nacia Leĝo 24.588, ankaŭ nomita Leĝo Cafiero.[1] La provincoj havas proprajn policojn, kiu laboras en multaj kazoj artikitaj kun la Federala Polico.

Argentina Federala Polico
emblemo
flago
polico
Komenco 24-a de decembro 1943 vd
Antaŭe Q95754861 vd
Geografia situo 34° 36′ 47″ S, 58° 23′ 17″ U (mapo)-34.61305556-58.38805556Koordinatoj: 34° 36′ 47″ S, 58° 23′ 17″ U (mapo)
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Argentine Federal Police building
Argentina Federala Polico (urbo Bonaero)
Argentina Federala Polico (urbo Bonaero)
DEC
Argentina Federala Polico
Argentina Federala Polico
Map
Argentina Federala Polico
Lingvoj

hispana lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Unuaj paŝoj al la Argentina Federala Polico redakti

 
Oficiro de la Muntita Polico saltanta tra arko de fajro.
 
La Argentina Federala Polico.

La Federala Polico Argentino estis kreita la 24an de decembro 1943 per la Dekreto 17.750 de la Nacia Plenuma povo, kiu trovas siajn bazojn en laboro realigita de la Inspektora Komisaro Eugenio Salcedo, la Advokato Víctor Jiménez kaj la Komisaro Enrique Fentanes, kiuj estis nomumitaj de la tiam Estro de Polico Kolonelo Emilio Ramírez por la studo de la precedencoj kaj la leĝaro de aliaj landoj koncerne al la koncerna temo. Ili prezentis al Ramírez sian projekton por la kreo de koncerna forto la 8an de novembro 1943, kiu antaŭ la vasta ekspozicio de motivoj, la kompilo de doktrina informo kaj jurisprudenco, li gratulis la aŭtorojn kaj levis la projekton al la Nacia Plenuma povo, ekzercita, tiam, je la fakta Prezidanto Pedro Pablo Ramírez, kiu poste sankciis la Dekreton antaŭe menciitan.

Organizo redakti

Organizita simile al la FBI usona, estas la forto komisiita de la esploro de deliktoj kiuj ĉirkaŭprenas la jurisdikcion de du aŭ pli da provincoj, tiel kiel de la federalaj deliktoj, inter ili la drogŝakrado, la ekologiaj deliktoj kaj kontrabandado de personoj.

 
Agentoj de la AFP gardante la alvenon de la prezidanto de Rusio Miĥail Fradkov, en Bonaero.

AFP havas aldone Internan Inteligentecan Agentejon (Inteligenteco de la Argentina Federala Polico), kaj la Universitatan Mezlernejon de la Argentina Federala Polico, kiu havigas universitatan formadon en Advokateco, Krimo-Scienco kaj sekureco, inter aliaj areoj.

Ĝia organizo estas dividita en 13 Superintendentecoj de kiuj dependas la resto de la policaj dependecoj. En la Aŭtonoma Urbo de Bonaero estas kvindek tri Policejoj kaj aliaj tiel operaciaj dependaĵoj kiel oficistejoj. Nuntempe, la Estro de Polico estas la Generala Komisaro Román Argentina Donis Santo kaj de la Subestreco de Polico la Generala Komisaro Héctor Eduardo Tebes.

Hierarkia skalo redakti

La hierarkia skalo estas dividita en du grupojn, similaj al tiuj de la Fortoj Armitaj de la mondo, oficiroj kaj suboficiroj. En la oficiroj situas:[2]

  1. Generala komisaro
  2. Majora komisaro
  3. Inspektora Komisaro
  4. Komisaro
  5. Subkomisaro
  6. Principalo
  7. Inspektoro
  8. Subinspektoro
  9. Helpanto

Kaj en la suboficiroj situas:

  1. Majora Suboficiro
  2. Asistanta Suboficiro
  3. Skribanta Suboficiro
  4. 1a serĝento
  5. Serĝento
  6. 1a Kabo
  7. Kabo
  8. Agento -Fajrestingisto (Fajrestingistoj)
 
Aŭteto de la Argentina Federala Polico uzita en placoj, parkoj kaj piediraj stratoj. Tiu de la foto situas en la Placo Intendante Alvear en Bonaero.

APF havas ankaŭ specialaj operaciaj Korpoj, la Speciala Grupo de Federalaj Operacioj (Hispane: Grupo Especial de Operaciones Federales - G.E.O.F.), komisiita por efektivigi kontraŭterorismajn misiojn kaj de antinarkotikoj, rekapto de ostaĝoj kaj havigi protekton al ŝtatestroj kiuj vizitas la landon. De 1962 ĝi estas membro de INTERPOL.

Referencoj redakti

  1. Que dice la Ley Cafiero. Arkivita el la originalo je 2012-03-28. Alirita 2015-10-18.
  2. Policía Federal Ley 21965