Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo

La Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo estas loko apartenanta al la listo de Monda heredaĵo de UNESKO en la insulo Kubo ekde 2000. La ruinoj aŭ spuroj kiuj ankoraŭ restas de tiuj ĉi kafplantejoj venas de la 19-a jarcento, ili estas unika elmontro de pionira terkultivado en malfacila tereno proksima al la Sierra Maestra. Laŭ Unesko ili lumigas konsiderinde la teknologian, socian kaj ekonomian historion de Karibio kaj Iberameriko.

Arkeologia prejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo
Monda heredaĵo

Kafplantejo Isabelica
Kafplantejo Isabelica
Lando  Kubo
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iii, iv
Fonto [1]
Regiono** Centra Ameriko
Geografia situo 20° 1′ 48″ N, 75° 23′ 29″ U (mapo)20.03-75.3914Koordinatoj: 20° 1′ 48″ N, 75° 23′ 29″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Kubo

Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo (Kubo)
Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo (Kubo)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Por esti enlistigita kiel Monda Heredaĵo, Unesko baziĝis sur la plenumo de du kriterioj, la iii kaj la iv. La unua ĉar «la restaĵoj de la kafplantejoj de la 19a jarcento kaj komencoj de la 20a en orienta Kubo estas atestaĵo unika kaj elokventa pri ekspluata maniero de la agrukulturo por sovaĝa arbaro, kies spuroj malaperis en la cetero de la mondo». Por la dua, ĝi plenumiĝas ĉar «la kafoproduktado en orienta Kubo dum la 19a jarcento kaj ekiĝo de la 20a rezultiĝis je kreado de unika kultura pejzaĝo, ilustrante gravan etapon de la disvolvo de tiu ĉi formo de agrikulturo.

Kodo Nomo Koordinatoj Areo
1008-001 La Gran Piedra 20° 00′ N 75° 38′ U / 20.000 °N, 75.633 °U / 20.000; -75.633 (mapo) 25200 ha
1008-002 El Cobre 20° 04′ N 75° 55′ U / 20.067 °N, 75.917 °U / 20.067; -75.917 (mapo) 1300 ha
1008-003 Dos Palmas Contramaestre 19° 59′ N 76° 04′ U / 19.983 °N, 76.067 °U / 19.983; -76.067 (mapo) 19500 ha
1008-004 Yateras 20° 16′ N 75° 03′ U / 20.267 °N, 75.050 °U / 20.267; -75.050 (mapo) 10600 ha
1008-005 El Salvador 20° 19′ N 75° 23′ U / 20.317 °N, 75.383 °U / 20.317; -75.383 (mapo) 8000 ha
1008-006 Niceto Pérez 19° 59′ N 75° 23′ U / 19.983 °N, 75.383 °U / 19.983; -75.383 (mapo) 8700 ha
1008-007 Guantánamo 20° 17′ N 75° 13′ U / 20.283 °N, 75.217 °U / 20.283; -75.217 (mapo) 8100 ha

Eksteraj ligiloj redakti