Bálint KÉRI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kéri Bálint estis hungara pastro, monaĥo, profesoro.

Bálint Kéri [1] naskiĝis la 17-an de marto 1712 en Hungara reĝlando en Nagyszombat? (nuntempa Trnava en Slovakio). Li mortis la 12-an de julio 1764 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Bálint Kéri aliĝis al la jezuitoj en 1726. Li lernis teologion en Vieno. Post siaj studoj li instruis en la sama urbo en katolika altlernejo. En 1740 li pastriĝis. En 1748 li instruis en Graz, en la sekva jaro li pilgrimis al Romo, kie pasis 4 jarojn. Hejmenveninta li instruis plu laŭvice en Graz, Kassa, Győr, Vieno. Inter 1762 kaj 1765 li estis rektoro en Jezuita Universitato de Nagyszombat [2]. En 1764 li estis sendita al la hungara parlamento por interesoj de la ordeno.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Series banorum Dalmatiae, Croatiae et Sclavoniae chronologica ad annum saeculi hujas trigesimum tertium producta (1737)
  • Introductio facilis in doctrinam de motu (1743)
  • Exercitationes dramaticae, honoribus... neo-doctorum, cum in... universitate Viennensi, promotore ... suprema aa. 11. & philos, laurea insignirentur (1746)

Fontoj redakti