Balustro

arkitektura elemento

Balustro estas ĉiu el la kolonetoj, ordinare vazoformaj en sia mezo kaj artisme fasonitaj, el kiuj konsistas balustrado.[1]

Laŭ Francisko Azorín balustro estas Koloneto aŭ paliseto por formi barantilon.[2] Kaj li indikas etimologion el greka balaystion nome propra nomo de la granatarba floro kaj el la latina balastium.[3]

Balustroj estas uzitaj ankaŭ por fabriki meblojn, ekzemple kiel piedoj por tablojseĝoj.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2005
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 30.
  3. Azorín, samloke.