La blua fazano (Lophura swinhoii) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas nur en la montregionoj de Tajvano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua fazano
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophura Lophura
Specio: Blua fazano Lophura swinhoii
Gould 1863
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lophura swinhoii - MHNT

Ĝi estis iam menciata kiel neoficiala "nacia birdo" de Tajvano, sed la Formosa blua pigo estis voĉdone elektita kiel nacia birdo en 2007.

Ne estas agnoskitaj subspecioj.

Aspekto redakti

La plumkresto, nuko kaj dorso de la birdo estas blankaj, la aliaj partoj de la supra korpo kaj la malsupra korpo (brusto, ventro kaj pugo) estas nigrecaj kun brilanta blua koloro (blupurpuraj), escepte de ruĝecbrunaj ŝultroj. La kovraj plumoj de ambaŭ flugiloj estas nigraj kun verdaj plumpintoj. Escepte de paro da centraj vostoplumoj, kiu estas blanka, la ceteraj vostoplumoj havas nigran koloron kun iom da bluo. Estas brilruĝaj bridoj

La femala birdo surhavas brunruĝecajn plumojn, punktitajn de diversformaj makuloj kaj strioj, tipe ĉe fazaninoj.

Kutimaro redakti

La birdoj loĝas en densaj arbaroj larĝafoliaj kaj maturaj duarangaj de montregiono 900-2,100 m super la marnivelo. Iam ili troviĝas en lokoj 3,000 m super la marnivelo kaj ankaŭ hazarde vidiĝas en densaj arbaroj de malalta loko ĝis 200 m. Ili estas silentemaj, kaŝemaj kaj rapidkuraj. Burĝonoj, junaj folioj, semoj, fruktoj, insektoj kaj ties larvoj estas iliaj ŝatataj manĝaĵoj.

Reproduktado redakti

Ili pariĝas en marto kaj junio. Tiam la vangoj de la virbirdo estas kovritaj de verukoformaj tuberetoj, ĝiaj karnaj kresto kaj bekloboj ŝveliĝas kaj ruĝiĝas. Se du virbirdoj renkontiĝas, ofte okazas drasta batalo inter ili. Bluaj fazanoj konstruas neston surtere, kaj en sia nesto la femala birdo demetas 5-8 ovojn, sed plej ofte 2 al 6, kies ŝeloj estas kompaktaj kaj briletantaj laktflavete, iukaze kun blankaj makuletoj. La femala birdo plenumas sola la kovadon kaj nutradon de birdidoj. La kovado daŭras 24-28 tagojn. La jus eloviĝinta birdo pezas 25 g kaj sin vestas per lanugo, sed sur ĝiaj flugiloj jam elkreskis plumkonusoj. 14-taga birdeto pezas 58 g kaj jam povas bone flugi, tamen ĝia vostoplumaro tiam nur komencas kreski. 28taga birdeto jam havas sur si plumaron, escepte sur la kapo kaj nuko. Kaj 50-taga birdeto jam ne vestas sin per lanugo. Elnestiĝo povas okazi post 2–3 tagoj.

Populacio redakti

Intensa kampotasko komence de la 1970-aj jaroj sugestis, ke povus esti nur 5,000-10,000 individuoj, kvankam pli ĵusa ĉirkaŭkalkulo de ĉ. 6,500 nur en Nacia Parko Juŝano indikus, ke ties totala populacio ŝajne superas la 10,000 birdojn. Ties nombroj estas probable stabilaj kie ĝi estas protektata, sed povus esti malpliiĝanta aliloke pro diversaj premoj sur ties habitato.

Blua fazano kaj homoj redakti

La blua fazano, kun belaj plumoj, estas porapreza birdo. La blankaj vostoplumoj de virbirdoj ofte estas uzataj kiel ornamaĵoj sur ĉapoj de lokanoj. La unua paro da vivantaj birdoj estis portita al Eŭropo en 1866. Pro la malfacila bredado bluaj fazanoj malmulte montriĝas en ĉinaj zooj.

En la angla tiu specio nomiĝas Swinhoe's Pheasant laŭ la brita ornitologo Robert Swinhoe, kiu unuafoje priskribis la specion en 1862.

Eksteraj ligiloj redakti