Formosa blua pigo
La Formosa blua pigo (Urocissa caerulea), nomita ankaŭ Tajvana pigo en ĉina 臺灣藍鵲 [Táiwān lán què] aŭ pli poezie "longvosta montodamo" (長尾山娘 [Chángwěi shānniáng] Tajvana: Tn̂g-boé soaⁿ-niû), estas birdo membro de la familio de Korvedoj. Ĝi estas endemia specio kiu vivas nur en la montoj de Tajvano je altecoj de 300 al 1200 m. La Formosa blua pigo estis elektita kiel nacia birdo de la ŝtato Respubliko de Ĉinio, komune konata kiel "Tajvano", kaj kvankam venkis en la balotado por Nacia Birdo, tio ankoraŭ ne estis oficiale akceptita. Ankaŭ la nomo de “blua pigo” estas uzata, sed konfuziĝas kun tiu de la specioj (nuntempe du anstataŭ ununura) kaj genro de la Blua pigo, sed ĉiukaze tiu kolora karaktero aperas ankaŭ en la scienca nomo nome caerulea tio estas en la latina “ĉiela” aŭ “blua kiel la ĉielo”
Formosa blua pigo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Formosa blua pigo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Urocissa caerulea (Gould, 1863) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiĜi estas ĉirkaŭ samgranda kie la Eŭropa pigo, sed kun pli longa vosto. La kapo, kolo kaj brusto estas nigraj, dum la resto de la plumaro estas tre malhelblua al purpura, kio faras tre belan kaj rimarkindan kontraston. Ili havas blankajn markojn en la flugiloj kaj la vosto (en flugilplumoj kaj en vostofino ĉefe). La beko, gamboj kaj piedoj estas tre ruĝaj, kaj la iriso estas tre flava; tiele ĉefe la fortika beko ruĝega kaj la flavaj okuloj ege rimarkindas en la nigra kapo. La voĉo estis priskribita kiel altatona babilema "kjak-kjak-kjak-kjak."
Kutimoj
redaktiTiu orientalisa birdo troviĝas kutime en grupoj de 6 aŭ pliaj; ili ŝajne evitas homan ĝenadon kaj rapide moviĝas for de tiaj renkontoj.
Dieto
redaktiTies manĝo estas simila al la aliaj membroj de la genro, prenante ampleksan gamon de fruktoj kaj semoj, insektoj kaj aliaj senvertebruloj. Ŝajne figoj kaj papajo estas la preferata manĝo.
Reproduktado
redaktiLa nesto estas kutime en arbo aŭ arbusto kaj tie la ino demetas3 al 5 ovojn. Ambaŭ seksoj konstruas la neston kaj manĝigas la idojn, sed nur la ino kovas ilin.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- BirdLife International (2004). Urocissa caerulea. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
Eksteraj ligiloj
redakti- Ka-shiang, Liu. "The Long-Tailed Fairy of the Forest: In Search of the Formosan Blue Magpie." Rhythms Monthly Magazine. Arkivigite je 2012-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
- "Formosan Blue Magpie." ROC Registara Informejo. Arkivigite je 2004-11-18 per la retarkivo Wayback Machine