Bulgarlingva Vikipedio

bulgarlingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio

La bulgarlingva Vikipedio aŭ simple bulgara Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bulgara lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Българоезична Уикипедия; latinliterigite B'lgaroeziĉna Uikipedija. La projekto fondiĝis en decembro 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2010. La 26-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 298 098 artikolojn.

Bulgarlingva Vikipedio
Retadreso bg.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo bulgara
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 26-a de aprilo 2024
Artikolnombro 298 098
Profundeco 28.3
Paĝoj 670 107
Redaktoj 12 190 885
Uzantoj 342 791
Aktivaj uzantoj 717
Administrantoj 24
Dosieroj 13
vdr

En septembro 2019 la Fondaĵo Vikimedio anoncis intencon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekvante rekomendon de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi. La 23-an de septembro 2019 ĝi estis fermita.

unu el pluraj variaĵoj de emblemo okaze de la 100 000-a artikolo de la bulgara Vikipedio (majo 2010)
modela ekrankopio de bulgara vikipedia paĝo de aŭgusto 2011, alŝutita fare de esperantisto

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti