Bunda estas nomurbo kaj samtempe distrikta nomo el sep distriktoj en Regiono Mara de Tanzanio. La urbo situas 70 km for sude de ĉefa urbo Musoma de la Regiono Mara. Oriente de ĝi estas la parko Serengeti kaj sudokcidente Viktoria-lago. Krom tio troviĝas montaro, kiu iam donis sian nomon al la tuta urbo.

Bunda-urbo
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 2° 3′ S, 33° 52′ O (mapo)-2.0533.86666667Koordinatoj: 2° 3′ S, 33° 52′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Bunda-urbo (Tanzanio)
Bunda-urbo (Tanzanio)
DEC
Bunda-urbo
Bunda-urbo
Situo de Bunda-urbo

Map

vdr

Laŭ la censo de 2007, la urbo entenas 37 000 loĝantojn.

La nomo Bunda devenis el misprononco de germanoj, kiuj okupis la lokon inter 1804 kaj 1945, antaŭe okupatan de angloj. Kiam la germanoj siatempe atingis la lokon, ili scivolis pri ĝia nomo kaj la indiĝenoj eldiris al ili la nomon "mabhunda".

Tiutempe enloĝis tie indiĝenoj de la tribo Sukumoj (svahile Wasukuma). Tiu tribo estas unu el la 120 nuntempaj etnoj, kiuj ekzistas en Tanzanio. Ĝi estas la plej fama kaj granda el la lando. Ili estis ĉasistoj kaj nomadoj. Ili donis al la montetaro la nomon mabhunda kio signifas "Leonidoj", ĉar tie dumtempe vivis leonoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj. Anstataŭ skribi la loknomon mabhunda, laŭ eldirite de la indiĝenoj, la germanoj notis Bunda kaj tiel la nomo Bunda restis ĝis hodiaŭ.

Eksteraj ligiloj redakti