Cútar
Cútar [KUtar] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.
Cútar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 29718 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 592 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 50′ N, 4° 14′ U (mapo)36.8312287-4.2279268Koordinatoj: 36° 50′ N, 4° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 331 m [+] | ||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cútar [+] | |||
Ĝi estas en la komarko Axarquía je 40 km de la urbo Malago. En 2016 estis 598 loĝantoj.[1] La municipa teritorio estas 20 km² amplekse.
Cútar elstaris tradicie pro grava produktado de olivoleo kaj bongustegaj sekvinberoj. Estas arkeologiaj kuŝejoj en Peña de Hierro kiuj atestas pri prahistoriaj setlejoj, nome domaro kaj nekropolo.
Geografio redakti
En Cútar estas la submunicipo Salto del Negro. La municipa teritorio de Cútar limas norde kaj sude kun la municipoj El Borge kaj Almáchar; nordokcidente kun Riogordo; okcidente kun Comares; oriente kun Benamargosa kaj La Viñuela; kaj nordoriente kun Periana.
Vidu ankaŭ redakti
Notoj redakti
- ↑ [url=http://www.juntadeandalucia.es/institutodeestadisticaycartografia/sima/ficha.htm?mun=29050 Instituto de Estadística y Cartografía de Andalucía. SIMA - Cútar (Málaga)] 26a de oktobro 2017 juntadeandalucia.es