Carlo Cafiero

itala anarkiisto

Carlo CAFIERO (esperante ankaŭ Karlo Kafiero) (naskiĝis la 1-an de septembro 1846 en Barletta, mortis la 17-an de julio 1892 en Nocera Inferiore) estis grava itala anarĥiisto kaj ĉampiono de Miĥail Bakunin dum la dua duono de la 19-a jarcento.

Carlo Cafiero
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1846 (1846-09-01)
en Barleto
Morto 17-an de julio 1892 (1892-07-17) (45-jaraĝa)
en Nocera Inferiore
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo revoluciulo • filozofoĵurnalisto • anarkiisto • juristo
Verkoj Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso
vdr

Origine membro de la 1-a Internacio, pro sia amikeco kun Karl Marx kaj Friedrich Engels, li eventuale estis enmalliberigita pro siaj kredoj. Li disiĝis kun Marksismo, parte pro la amasa subteno de la anarĥiisma ideologio de Bakunin en Italio.

Grava verko lia estas la Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso. Verko de 1878, ĝi liveras la esencon de la analizo farita de Karlo Markso en la Unua Libro de La Kapitalo, pri la kapitalismo - "en kiu ne la produktorimedoj estas je la servo de la laboristo, sed ja la laboristo je la servo de la produktorimedoj".

Ĉefa verko redakti

Vidu ankaŭ redakti