Cervera de Pisuerga

Cervera de Pisuerga [zerBEra depiSŬERga] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina. Cervera de Pisuerga estas komprenebla etimologie kiel Cervejo de Pisuerga, alude al la rivero Pisuerga, kiu fluas tra la municipo. Arbejal 02.jpg

Cervera de Pisuerga
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34840
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 265  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 52′ N, 4° 30′ U (mapo)42.8635509-4.4972234Koordinatoj: 42° 52′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 005 m [+]
Areo 323 km² (32 300 ha) [+]
Cervera de Pisuerga (Provinco Palencio)
Cervera de Pisuerga (Provinco Palencio)
DEC
Cervera de Pisuerga
Cervera de Pisuerga
Situo de Cervera de Pisuerga
Cervera de Pisuerga (Hispanio)
Cervera de Pisuerga (Hispanio)
DEC
Cervera de Pisuerga
Cervera de Pisuerga
Situo de Cervera de Pisuerga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cervera de Pisuerga [+]
vdr
Preĝejo Sankta Maria de la Kastelo.
Rokermitejo de Sankta Vincento en proksima Vado de Dehesa de Montejo.
Arbejal.
Kverkego Roblón de la Estalaya, konata ankaŭ kiel El Abuelo (avĉjo), kiu estas proksime de Vañes.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 323,21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 288 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 200 el jaro 2000. Tamen ĝi rekuperis stabilan loĝantaron pere de la absorbo de apudaj loĝlokoj.

La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn:

  • Arbejal
  • Barcenilla de Pisuerga* Celada de Roblecedo
  • Cubillo de Ojeda
  • Estalaya
  • Gramedo
  • Herreruela de Castillería
  • Ligüérzana
  • Perazancas de Ojeda
  • Quintanaluengos
  • Rabanal de los Caballeros
  • Rebanal de las Llantas
  • Resoba
  • Rueda de Pisuerga
  • Ruesga
  • San Felices de Castillería
  • San Martín de los Herreros
  • Santibáñez de Resoba
  • Vallespinoso de Cervera
  • Valsadornín
  • Vañes
  • Ventanilla
  • Verdeña

Ĝi distas 110 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

  • Cervera de Pisuerga havas la plej grandan municipan teritorion de la provinco kun 325 km².
  • La municipa teritorio estas ene de la protektita areo natura parko de Fuentes Carrionas y Fuente Cobre-Montaña Palentina, pri kio estas disponebla informejo en la urbocentro.
  • En la municipa teritorio estas la akvorezervejoj de Requejada kaj de Cervera (konata ankaŭ kiel de Ruesga)
  • En la submunicipo Estalaya estas fama kverko nomita Roblón de Estalaya, jarcenta kaj enorma.
  • La municipa teritorio enhavas ankaŭ la iaman terminon de Villanueva de Vañes kiu estis inundita de la akvorezervejo de Requejada.

Aliaj municipoj de la subkomarko de Cervera de Pisuerga estas jenaj:

 
Ponto super la rivero Pisuerga kaj roko Peña Barrio malantaŭe dekstre.

Historio redakti

 
Perazancas de Ojeda.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti