Cispada Respubliko

La Cispada Respubliko estis ŝtato de la norda Italio kreita en 1796 sub la regado de la napoleona armeo. En la sekva jaro ĝi kunfluis kun la Transpada Respubliko (eksa Duklando de Milano) en la Cisalpan Respublikon.

Cispada Respubliko
27-a de decembro 1796 – 27-a de junio 1797

historia lando • Napoleona ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
La flago de la Cispada Respubliko

La nomo "cispada" rilatas al la situo sude de rivero Pado, do samflanke kiel Romo kaj la pliparto de Italio.

Historio redakti

Tuj post la eniro de Napoleono en Italion, la 10-an de aprilo 1796, la francaj trupoj okupis la teritoriojn sub la aŭstra rego: la Duklando de Milano kaj la Duklando de Mantova; ili okupis ankaŭ la teritoriojn de la Duklando de Modena kaj Reggio kaj tiujn, kiuj estis parto de la papa ŝtato, de Bologna kaj Ferrara.

La 16-an de oktobro 1796 okazis en Modena kongreso kun la reprezentantoj de la provincoj de Modena kaj Reggio Emilia, kaj de la eksaj legacioj papaj Bologna kaj Ferrara. Dum tiu ĉi kongreso la kvar urboj unuiĝis en la Cispada Konfederacio.

La kongreson organizis, neoficiale, Napoleono, kies armeo trairis Italion nordan ĉe la jarkomenco kaj bezonis stabiligi la situacion en Italio kaj arigi novajn trupojn por nova atako kontraŭ Aŭstrio.

Decembre la kongreso proklamis, ke el la kvar provincoj konsistas la Cispada Respubliko, kaj invitis la aliajn italajn popolojn unuiĝi kun ili.

La 7-an de januaro 1797, en la salono de la duka Arĥivo en Reggio Emilia, la kongreso decidis fondi registaron; la flago elektita estis trikoloro horizontala, kun strioj ruĝa, blanka kaj verda, centre ĝi havis emblemon el faretro stara inter militaj trofeoj, kun ene kvar sagoj kiuj simbolis la kvar komencajn provincojn, ĉio en laŭra krono.

La 9-an de julio 1797 Cispada Respubliko kunfandiĝis al la Transpada Respubliko, kreante tiel la Cisalpan Respublikon.