Clara [klara] (naskiĝis ĉ. 1738 - mortis la 14-an de aprilo 1758) estis hinda rinocerino, kiu famiĝis pro granda, 17-jarojn longa vojaĝo tra Eŭropo meze de la 18-a jarcento. Ŝi alvenis al Roterdamo en 1741, kaj tiel fariĝis la kvina vivanta rinocero alportita en modernan Eŭropon (interalie post la rinocero de Dürer en 1515).

Portreto de Clara en Parizo en 1749, fare de Jean-Baptiste Oudry.

Post haltoj tra variaj urboj de Nederlando, Germanio, Aŭstrio, Svislando, Pollando, Francio, Italio, Bohemio kaj Danio, la besto finfine mortis en Londono.