En la greka mitologio, Dejmo (en greka Δειμος) estas la personigo de la teruro.

Dejmo
greka dio
Informoj
Eble sama Pallor
Sekso vira
Patro Areso
Patrino Afrodito
Gefratoj Fobo
vdr

Filo de Areso, (dio de la milito) kaj Afrodito, li akompanis sian patron al la milito, kune kun sia frato Fobo kaj la diino Enjo.

Laŭ Cicerono (en sia De Natura Deorum), li estas filo de Erebo kaj Nikso dum ke Hyginus diras lin filo de Etero kaj Geo.

La romianoj identigis lin kun la romiaj dioj Fuga, Metus, Formido, Timor aŭ Pavor.

Asaph Hall nomis Dejmo la lunon de Marso kiun li malkovris la 12-a de aŭgusto 1877.