Digvojo Lago Pontchartrain

aro de paralelaj pontoj transirantaj Lago Pontchartrain en Luiziano, Usono

La Digvojo Lago Pontchartrain (angle Lake Pontchartrain Causeway, foje nur the Causeway,[1]) estas digvojo komponita el du paralelaj pontoj kiuj trapasas la akvojn de la Lago Pontchartrain en suda Luiziano, Usono. La plej longa el la du pontoj estas 38.35 km longa. La suda fino de Causeway estas en Metairie, antaŭurbo de Nov-Orleano. La norda fino estas ĉe Mandeville (Luiziano).

Digvojo Lago Pontchartrain

baskula ponto • vojponto • transporta megaprojekto • twin bridges
Situo
Koordinatoj 30° 11′ 59″ N, 90° 7′ 22″ U (mapo)30.199722222222-90.122777777778Koordinatoj: 30° 11′ 59″ N, 90° 7′ 22″ U (mapo)
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Usono

Digvojo Lago Pontchartrain (Usono)
Digvojo Lago Pontchartrain (Usono)
DEC
Digvojo Lago Pontchartrain
Digvojo Lago Pontchartrain
Digvojo Lago Pontchartrain

Geografia lokigo sur la mapo : Luiziano

Digvojo Lago Pontchartrain (Luiziano)
Digvojo Lago Pontchartrain (Luiziano)
DEC
Digvojo Lago Pontchartrain
Digvojo Lago Pontchartrain
Digvojo Lago Pontchartrain
Map
Digvojo Lago Pontchartrain
vdr
Digvojo Lago Pontchartrain

Ekde 1969, ĝi estis listita de la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longa ponto super akvo en la mondo; en 2011 reage al la malfermo de la supozeble pli longa Ponto Cindao en Ĉinio, Guinness kreis du kategoriojn por pontoj super akvo: kontinua kaj aligita longoj super akvo. La Digvojo Lago Pontchartrain tiam iĝis la plej longa ponto super akvo (kontinua)[2] dum la Ponto Cindao estas la plej longa ponto super akvo (aligita).[3]

La pontoj estas subtenitaj de 9,500 cementaj pilieroj.[4] La du pontoj estas baskulaj, kio permesas navigan kanalon de 13 km sude de la norda bordo.

Notoj redakti