Distrikto Kitzingen

blazono mapo
Wappen des Landkreises Kitzingen situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Malsupra Frankonio
administra urbo: Kitzingen
areo: 684 km²
loĝantoj: 93 247 (decembre 2022)
loĝantoj po km²: 130
aŭtokodo: KT
municipokodo: 09 6 75
komunumoj: 31
administreja adreso: Kaiserstr. 4
97318 Kitzingen

La distrikto Kitzingen situas en la distrikaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la samnoma urbo Kitzingen. La distrikto havas areon de 684 km², kaj fine de la jaro 2022 ĝi havis 93 247 loĝantojn.

La distrikto situas en la sudoriento de la distriktaro, oriente de la urbo Würzburg. Najbaras norde la distrikto Schweinfurt, oriente la distrikto Bamberg, sudoriente kaj sude la distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim kaj okcidente la distrikto Würzburg. Granda parto de la distrikta areo apartenas al la arbara regiono Steigerwald.

la vilaĝeca Hohenfeld, urboparto de Kitzingen


Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

Urboj

  1. Dettelbach
  2. Iphofen
  3. Kitzingen
  4. Mainbernheim
  5. Marktbreit
  6. Marktsteft
  7. Prichsenstadt
  8. Volkach

Merkataj komunumoj

  1. Abtswind
  2. Geiselwind
  3. Großlangheim
  4. Kleinlangheim
  5. Markt Einersheim
  6. Obernbreit
  7. Rüdenhausen
  8. Schwarzach am Main
  9. Seinsheim
  10. Wiesentheid
  11. Willanzheim

Neurbaj komunumoj

  1. Albertshofen
  2. Biebelried
  3. Buchbrunn
  4. Castell
  5. Mainstockheim
  6. Martinsheim
  7. Nordheim am Main
  8. Rödelsee
  9. Segnitz
  10. Sommerach
  11. Sulzfeld am Main
  12. Wiesenbronn

Komunumaroj

  1. Großlangheim
    (neurbaj komunumoj Großlangheim, Kleinlangheim kaj Wiesenbronn)
  2. Iphofen
    (urbo Iphofen, neurbaj komunumoj Einersheim, Willanzheim kaj Rödelsee)
  3. Kitzingen
    (neurbaj komunumoj Albertshofen, Biebelried, Buchbrunn, Mainstockheim kaj Sulzfeld am Main)
  4. Marktbreit
    (urboj Marktbreit kaj Marktsteft, neurbaj komunumoj Obernbreit, Seinsheim, Martinsheim kaj Segnitz)
  5. Volkach
    (urbo Volkach kaj neurbaj komunumoj Nordheim am Main kaj Sommerach)
  6. Wiesentheid
    (neurbaj komunumoj Abtswind, Castell, Rüdenhausen kaj Wiesentheid)

Eksteraj ligiloj redakti