Ne konfuzi ĝin kun la ----> Steiger-arbaro en Erfurto.

Steigerwald
Regiono
Naturpark • parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoBavario

Supermara alteco314 m ü. NHN [+]
- koordinatoj49° 36′ 51″ N, 10° 17′ 14″ O (mapo)49.614210.2872Koordinatoj: 49° 36′ 51″ N, 10° 17′ 14″ O (mapo)
Areo1 269,23 km² (126 923 ha) [+]


Steigerwald (Tero)
Steigerwald (Tero)
situo de la natura parko Steigerwald en Germanio

Steigerwald (Bavario)
Steigerwald (Bavario)
DEC
Steigerwald
Steigerwald

Map
Steigerwald
Vikimedia Komunejo:  Naturpark Steigerwald [+]
vdr

Steigerwald (prononco pli-malpli "Ŝtajgavalt") estas montetara kaj arbaroriĉa regiono en la nordo de la germania federacia lando Bavario inter la kvar urboj Bamberg, Schweinfurt, Würzburg kaj Nürnberg (Nurembergo). La areo konsideratas natura parko, do aparte medioprotektata teritorio. Norde la naturan parkon limigas la rivero Majno, oriente la rivero Regnitz (prononco "Regnic"). La suda limo estas la rivero Aisch (prononco "Ajŝ") kaj en okcidento same la rivero Majno kaj plie linio inter la urboj Marktbreit, Uffenheim kaj Bad Windsheim. La pejzaĝo estas karaktera pro foliaj kaj pinglaj arbaroj, lagetoj kaj vitejoj.

Geografio redakti

La regiono Steigerwald situas ĉe la limo de la tri bavaraj distriktaroj Malsupra, Meza kaj Supra Frankonio. La ekzaktan renkontopunkton de la tri administraj teritorioj signas limŝtono nomata "Dreifrankenstein" - do "ŝtono de la tri Frankonioj".

La natura parko ampleksas areon de 1 280 km².

Plej altaj montoj de la regiono Steigerwald estas:

  • Scheinberg, 499 m
  • Hohenlandsberg, 498 m
  • Zabelstein, 489 m
  • Knetzberg, 487 m
  • Schwanberg, 474 m (tie situas samnoma seminariejo, kie en 1979/1980 okazis la Internacia Seminario de GEJ)
  • Friedrichsberg, 473 m kaj
  • Frankenberg, 463 m

Trafiko redakti

Aŭte la natura parko bone atingeblas per la germania aŭtoŝoseoj A 70 norde, A 7 okcidente kaj A 73 oriente. La regionan teritorion meze tranĉas la aŭtoŝoseo A 3, ĉefa trafika vojo inter la urboj Frankfurto-ĉe-Majno, Würzburg kaj Nurembergo. Same tra la parko kondukiĝas la federaciaj stratoj B 22, B 286 kaj B 8.

Vinkultivado redakti

Vinŝatantoj konas la regionon pro la frankoniaj vinoj, kiuj produktiĝas en vitejoj en la okcidento de la regiono. Ili vendiĝas en vitraj boteloj de tre karaktera formo.

Distriktoj redakti

La teritorio apartenas al la sekvaj ses administraj distriktoj:

Eksteraj ligiloj redakti