Distrikto Schweinfurt
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Bavario |
Distriktaro: | Malsupra Bavario |
Administra urbo: | Straubing |
Areo: | 1 202 km² |
Loĝantoj: | 117 044 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 134 |
Aŭtokodo: | SW |
Municipokodo: | 09678 |
Komunumoj: | 29 |
Administreja adreso: | Schrammstr. 1 97421 Schweinfurt |
Retejo: | landkreis-schweinfurt.de |
Situo ene de Bavario | |
La distrikto Schweinfurt situas en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Schweinfurt [prononco"Ŝvajnfurt"], kiu mem tamen estas eksterdistrikta urbo kaj sekve ne apartenas al la distrikta teritorio.
Geografio
redaktiLa distrikto situas centre de la distriktaro. Najbaras norde la distrikto Bad Kissingen kaj la distrikto Rhön-Grabfeld, oriente la distrikto Haßberge kaj la distrikto Bamberg, sude la distrikto Kitzingen kaj la distrikto Würzburg kaj okcidente la distrikto Main-Spessart. La eksterdistrikta urbo Schweinfurt plene ĉirkaŭiĝas per la distrikto.
La distrikta areo kovras parton de la arbarego Steigerwald sudoriente kaj la arbarego Haßberge nordoriente. La rivero Majno trafluas la distriktan areon de oriento okcidenten.