Distrikto Langley
distrikta komunumo en suda Brita Kolumbio, Kanado
Distrikto Langley estas distrikta komunumo situanta oriente de Surrey, kaj sude de la Rivero Frejzero en suda Brita Kolumbio. Oni ne konfuzu ĝin kun Urbo Langley. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 132 603 loĝantoj sur areo de 307 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 432 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Surrey, Langley, Maple Ridge kaj Abbotsford. En distrikto Langley troviĝas la malgranda religia Okcidenta Universitato de la Triunuo, sur kies kampuso esperantistoj dufoje okazigis la regionan renkontiĝon NOREK.
Distrikto Langley | |
| |
Areo | 307 km² |
Loĝantaro | 132 603 (en 2021) |
Koordinatoj | 49° 16' N, 123° 7' U Mapo |
Alteco | metroj |
Korporaciiĝo | 1873 |
Provinco | Brita Kolumbio |
Regiona Distrikto | Metropolo Vankuvero |
Deputitoj en la Kanada Parlamento | Mark Warawa |
Deputitoj en la Britkolumbia Parlamento | Mary Polak (Langley), Rich Coleman (Fort Langley-Aldergrove) |
Urbestro | Kurt Alberts |
Tempozono | Pacifika (UTC-8) |
Poŝtokodo | |
Telefonkodo | 604, 778 |
Retejo | Township of Langley |
Komunumoj en Distrikto Langley redakti
Najbaraj municipoj redakti
Pitt Meadows, Barnston Island | Maple Ridge | Mission | ||
Surrey, urbo Langley | Abbotsford | |||
Blaine (Vaŝingtonio, US) | Lynden (Vaŝingtonio, US) | Sumas (Vaŝingtonio, US) |