Municipo Olaine

municipo en centra Latvio ekde 2009
(Alidirektita el Distrikto Olaine)

La distrikto > municipo Olaine (latve Olaines novads) estas distrikto en centra Latvio. La distrikto estis kreita en 2009, apartigante ĝin de iama distrikto Rīga (latve Rīgas rajons, 1949-2009). La distrikto konsistas el Olaine urbo kaj Olaine paroĥo, la centro de la distrikto situas en Olaine.

municipo Olaine
(Olaines novads)
municipo
Rivero Misa proksime de Pēternieki
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Vidzeme
Ŝoseo E77/A8 Rīga-Eleja
 - Ŝoseo A5 Riga pretervojo
 - Ŝoseo V7 Baloži-Iecava
Urbo Olaine
Riveroj Misa, Olainīte
Ĉefurbo Olaine
Areo 298 km² (29 800 ha)
Loĝantaro 19 705 (2021[1])
Denseco 66,12 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-068
Vikimedia Komunejo: Olaine Municipality
Retpaĝo: olaine.lv

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Ķekava, sudoriente distrikto Bauska, sude kaj okcidente distrikto Jelgava, nordokcidente distrikto Mārupe, kaj norde ŝtata urbo Rigo.

Historio redakti

La marĉa areo de la distrikto estis maldense loĝata ĝis hodiaŭ. En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio, en la Riga kampara distrikto. Post la Livonia milito, la plej granda parto de la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando, kaj post 1629 ĝi estis akirita fare de Svedio. Malgranda parto sur la maldekstra bordo de rivero Misa estis inkludita en Duklando Kuronio kaj Zemgalio. La Svedia parto estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721, kaj la duklanda parto en 1795. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio. En 1962, la konstruado de la urbo Olaine komenciĝis en preskaŭ malferma areo, kaj ĝis decembro 1967, ekzistis 3,3 mil loĝantoj, kemia industrio kaj torfo-ekstraktado kompanioj.[2]

Geografio redakti

La distrikto situas en la Tīreļu ebenaĵo de la malaltebenaĵo de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene).[3] Mineraloj: dolĉakva kalkoŝtono (Baloži), torfo (marĉoj Cenas kaj Mēdemu). Geologie, kiel en la plej granda parto de Latvio, dominas la supraj devoniaj sedimentoj.

Averaĝa temperaturo: -5 - -5,5°C en januaro, +17°C en julio. Precipitaĵo 650-700 mm jare.[3]

Riveroj redakti

Distrikto Olaine estas transirita de rivero Misa, la alfluanto de Lielupe, kies malgranda alfluantoj (la plej granda - Olainīte, Pupla, Cena) formas la plej grandan parton de la riverreto. En la sudoriento, la baseno de rivero Iecava inkludas malgranda alfluantoj Ežupe, Jāņupe, Mellupe.

Lagoj redakti

Ne estas grandaj lagoj en la distrikto, la plej grandaj el kiuj estas Līdumu ŝtonminejo (22 ha) kaj lagoj Stūnīšu (20 ha).

Loĝantaro redakti

Distrikto Olaine havas 19 705 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 66 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[4][5]
1. Olaine Urbo 10 826
2. Jaunolaine Vilaĝo Olaines 3364
3. Medemciems Vilaĝo Olaines 1491
4. Stūnīši Vilaĝo Olaines 1215
5. Jāņupe Vilaĝo Olaines 966
6. Pārolaine Vilaĝo Olaines 481
7. Grēnes Vilaĝo Olaines 374
8. Virši Vilaĝo Olaines 343
9. Pēternieki Vilaĝo Olaines 260
10. Stīpnieki Vilaĝo Olaines 254

Administraj unuoj redakti

Urboj (pilsēta) redakti

Olaines pilsēta.

Paroĥoj (pagasts) redakti

Olaines pagasts.

Vilaĝoj (ciems) redakti

20: Apšukalni, Blijas, Dāvi, Damradi, Grēnes, Galiņi, Ezītis, Ielejas, Jaunolaine, Jāņupe, Kalmes, Klāvi, Medemciems, Pārolaine, Pēternieki, Rājumi, Stīpnieki, Stūnīši, Vaivadi, Virši.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. stat.gov.lv
  2. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p.2-656.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  5. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)